Volontuloj elprovas prizonon

Unuafoje en Belgio : volontuloj elprovas novan prizonon

Ili faris neniun krimon, tamen ili pasigos la semajnfinon malantaŭ kradoj. Cento da volontuloj elprovos la novan prizonon en Beveren, Belgio.

Gardistoj, advokatoj, justicoficistoj, la ĉefdirektoro de la prizonoj kaj kelkaj ĵurnalistoj konsentis rolludi laŭ antaŭdifinitaj reguloj, de vendredo ĝis dimanĉo.
Noktojn en ĉelo, promenadojn, laboron kuireje, korpajn priserĉadojn, purigadon, ĉiuj travivos dum 48 horoj la ĉiutagaĵojn de malliberulo, celante elprovi la instalaĵojn de la plej nova el la belgaj prizonoj, funkcionta ekde la mezo de marto. Je ilia alveno, la « malliberuloj » ricevas precizan rolon ludotan dum ilia restado, ĉu sinmortigemulon, ĉu ribelemulon, ĉu toksiĝemulon.

La gardistoj ne antaŭscios pri la specifa karaktero al ĉiu atribuita kaj ili devos konduti, kvazaŭ ili frontas aŭtentajn malliberulojn, kio okazos post kelkaj semajnoj.
« La listo de la kunprenendaĵoj ŝajnis al mi tre ordinara », raportas la ĵurnalisto, kiu partoprenas la eksperimenton. « Samkiel por skolta semajnfino : tualeta ilaro, T-ĉemizoj, pantalonoj, ŝtrumpetoj, pantofloj. Nur mankis la ero : venu kun via bonhumoro. »

Jam ofte okazinta en Nederlando, tiu eksperimento unuafoje okazas en Belgio. Ĝi helpos kontroli, inter aliaj, la bonan fermiĝon de la ĉelpordoj kaj la funkciadon de la aparatoj, precipe tiuj por la video-kontrolado.
La prizon-institucio deziras ankaŭ testi la « prizonan nubon », tutnovan ciferan platformon instalitan en la ĉeloj, kiu ebligos al la malliberuloj la sekvon de perretaj kursoj aŭ la mendon de trinkaĵo ĉe la kantina servo. Oni taksos la rezultatojn de la eksperimento antaŭ la alveno de la unuaj malliberuloj, la 17-an de marto. Antaŭ Junio la 312-loka prizono estos plena.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


28 Feb. 2014 – AFP