Archives mensuelles : Marto 2014

Aprila fiŝo

« Aprila fiŝo » estas ŝerco, blago, celanta amikojn kaj konatojn en la unua tago de aprilo.
La « fiŝoj » ankaŭ aperas en la amaskomunikiloj, jen en radioelsendoj, jen en televidaj aŭ paperaj ĵurnaloj.

Infanoj kutimas alkroĉi paperfiŝon al la vestoj de siaj viktimoj, kiujn ili deziras primoki. « Aprila Fiŝo! » : tion ankaŭ ekkrias la viktimo, malkovranta la ŝercon.

Tiu tradicio originus el Francio, en la jaro 1564. La jaro tiam komenciĝis la 1-an de Aprilo, kaj oni kutimis interŝangi donacojn en tiu tago. Sed la reĝo, Karlo la Naŭa, decidis, ke la postaj jaroj komenciĝos la 1-an de Januaro, tio estas je la ekplilongiĝo de la taga lumdaŭro anstataŭ je la komenco de la printempa sezono. Sekve, kelkaj homoj ŝajne ne tuj alkutimiĝis aŭ eĉ ne sciis pri la afero : tial oni donacis al ili, primokante,  plejofte ridindajn « novjarajn » donacojn, en la 1-a de aprilo.
Oni plejmulte donacis manĝaĵon, plejofte fiŝajon, ĉar la 1-a de aprilo kongruis kun la fino de Karesmo, fasta religia periodo, kiam Kristanoj ne rajtas manĝi viandon. Tiel naskiĝis la ŝerca « aprila fiŝo », la tago de la frenezuloj, kiuj ne akceptas realecon aŭ vidas ĝin tute alia.
Alia klarigo proponiĝas : fiŝkaptado estis malpermesita ekde la 1-a de aprilo, por favori la naskperiodon de la fiŝoj. Oni ekkutimis kaŝ-alkroĉi haringon ĉe la larĝaj vestoj de la fiŝkaptistoj, kaj poste de aliaj homoj. Ju pli la viktimo ne konsciis la ŝercon, des pli la fiŝajo gluemis kaj odoraĉis.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Laŭ artikolo el Wikipedia, titolita « Poisson d’avril ».

Bastonpano kontraŭ voĉdono

Urba balotado : senpagaj bastonpanoj por malhelpi senvoĉdonadon.

Panbakisto donacos al la voĉdonintoj bastonpanon kun ĉiu aĉetita, venontan dimanĉon, en Kalezo, okaze de la dua parto de la urba balotado : nur la stampita balotkarto atestos.

« Larĝa senvoĉdonado jam okazis en la pasintaj jaroj, sed tio ege ĉagrenigas min, kiam rilatas al la lokaj balotadoj », diris la panejestro.

La « civitanan bastonpanon » li prisonĝis, por ekkonsciigi pri la graveco de voĉdonado. La ideo eble multe laborigos lin, se ĉiu subite voĉdonemus : en Kalezo, ĉirkaŭ 44 elcentoj de la balotpovantoj ne plenumis sian devon lastan dimanĉon.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Laŭ artikolo de RTL-AFP – 27 marto 2014

Endormiĝo dum stirado

Unu el dek stirantoj endormiĝas veturante al sia laborejo.

Laŭ franca enketo, unu el dek stirantoj endormiĝis almenaŭ unu fojon en la jaro dum sia veturado de hejmo al la laborejo. Plejofte ili bonŝance vekiĝis antaŭ la malevetibla akcidento.
Dum la semajno, la plejmulto de la laborantoj dormas inter sep kaj ok horojn averaĝe, sed unu el tri suferas mankon de dormo pro malpli ol ses-hora dormado. La libertempa dormado iom kompensas.

Proksimume kvar pasaĝeroj el dek en la publikaj veturiloj dormetas dum iro aŭ reveno. Sed nur dek elcentoj de la laborantoj uzas publikaj veturiloj, escepte en la Pariza regiono kie ili sumiĝas je kvindek elcentoj.

Sepdek sep elcentoj de la laborantoj stiras veturilon (ĉu aŭton, ĉu ŝarĝaŭton, ĉu motorciklon) por ir-reveni laborejen.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Fonto : AFP – 26 Marto 2014

Filipo ne pretas emeritiĝi

Filipo, la pordisto de la Muzeo de Bulonjo-ĉe-maro, ne pretas emeritiĝi.

Kun liaj longa blua kitelo, ŝlosilaro ĉe la kolo kaj blanka hararo, oni lin de malproksime tuj ekrekonas. Filipo, 61-jarulo, estas la pordisto de la muzeo de Bulonjo-ĉe-maro de preskaŭ 10 jaroj.

En la vivo de Filipo, estanteco kaj estinteco ja diferencegas. Ĝis la jaro 2000, antaŭ ol laŭriri la koridorojn de la kastel-muzeo, li laboris kiel fiŝ-tranĉisto en diversaj laborejoj nun bankrotintaj. Poste, pro tendenaj doloroj, li interŝangis la tranĉilon… kontraŭ kaskedo. Ĉar en 2000, li estis dungita de la magistrato, kiel gardisto de la kastel-muzeo.

De fiŝoj ĝis artaĵoj, kia saltego! « Tiu laboro tuj plaĉis al mi », li diras entuziasme, « mi tute ne konis la muzeon, kaj mi malkovris multegajn interesindaĵojn ». Por kapabli respondi eventualajn demandojn de vizitantoj en la ĉambroj kiujn li gardas, li aĉetas kaj studas amason da libroj pri arto. Li enpasiiĝis pri la kolekto de alaskaj maskoj, pri la pentraĵoj de Corot, Boudin, Sisley kaj pri la italaj pentristoj de la 16-a jarcento.

En 2004, li finfine estis dungita kiel pordisto de la muzeo, kaj tiu ofico kredeble plej taŭgas al li.
« Ĉiun tagon el la semajno, dum la tuta jaro, mi malfermas la kastelon je la 7-a matene….kaj fermas la pordegojn je la 19-a. » En la mateno, dum mastrumas la purigistinoj, li ĉirkaŭ-rigardas la kastelon (lumilojn, estingilojn, rompitajn vitraĵojn, sav-elirejojn…) kaj la terasojn.

Li refaras tiujn agojn vespere, kiam fermiĝas la muzeo. « Mi ĉie trairas, malfermas ĉiujn pordojn, eĉ tiujn de la elektraj ŝrankoj, de la necesejoj. »… Li ankaŭ ŝaltas la alarmsistemon kaj devas tuj agi kaj alvoki sukurbrigadojn, se ĝi eksonoras. Verdire ĝi maloftege sonoras, li diras kun rideto, dum li memoras pri iu ŝtorma vespero. Eĉ la malgrandaj vespertoj ne plu kapablas enŝoviĝi, depost la instalado de septitaj enirejoj kaj vitroplastaj pordoj en la subteraj irejoj…entute, la sekureca sistemo efikegas. Filipo ankaŭ fieras, ke oni instruis al li kiel uzi elektran kor-ŝokilon kaj bonorde organizi la eliron de la vizitantoj, ĉu fajrego okazus.

Liaj devoj pliampleksas simplan gardadon. Nia pordisto zorgas pri la pureco de la korto, li ankaŭ fermas kaj malfermas la ĉirkaŭantajn kun-akvajn fosaĵojn. Krom tiuj rutinaj agoj, li ŝategas tute alian laboron : konstruadon de specialaj kestoj por ŝirmi ege rompemajn verkojn de la muzeo. Kiam la ujoj estas pretaj, zorge surmetinta gantojn li delikate enkestigas la objektojn.

Laŭ la postuloj de lia superulo, li kun kolegoj ankaŭ konstruas soklojn, starigas septojn, lokas verkojn… Tuj post lia dungiĝo, li partoprenis memorindan muntadon de ekspozicio pri Mariette*. « Ni laboris ĝis la unua aŭ la dua horo en la mateno. La ekspozicio akceptis 110 000 vizitantojn en 3 monatoj kaj duono, ĝi prezentis belegajn artaĵojn alvenigitajn el la Luvra Muzeo*, el Britio ktp. Estis mirindege ! Kaj li resumas, kun brilaj okuloj : « la laboro estas interesega, tute ne rutina ».

Tiom ofte laŭpaŝinte la koridorojn, nia pordisto konas « fermokule » la muzeon kaj ĝiajn verkojn. « Se vizitanto demandas, mi kapablas indiki al li kie troviĝas iu objekto aŭ ĉu ĝi kuŝas en la konservejo. »

Vi ja bone konjektis, ke filipo ŝategas sian laboron kaj preskaŭ bedaŭras devi libertempi. Ni konfesu, li bonŝance loĝas en eksterordinara kaj kvietega loko, lia ofica loĝejo situas en la kastelo mem, super la levponto.
« Estas privilegio », li konfesas, « kelkaj eĉ nomas min Sinjoro la kastelmastro ! Iuj êc ne kredas, kiam mi diras, ke mi loĝas tie-ĉi.  » Li ne fanfaronas pri tio, li nur aprezas. La emeritiĝon li ankoraŭ ne sopiras, kvankam li povus emeritiĝi ekde venonta septembro, tiam havanta 61 jarojn kaj 2 monatojn.
« Mi povos, sed mi ne deziras ! kial mi forirus ? Mi iam devos, sed oni malfacile forlasas laboron, kiun oni amegas.  Kaj eĉ emerito, mi sendube revenos por inciteti la kolegojn, kaj rigardi la ekspoziciojn, kiujn ili muntas. » Kiam pasio ekkaptas vin…

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

*Mariette : franca egiptologo, naskiĝinta en Bulonjo-ĉe-Maro.

*Luvra Muzeo = « Musée du Louvre », famega muzeo en Parizo.

Fonto : La Voix du Nord – 15 Marto 2014

Vestoj malakrigantaj la jukojn

Vestoj por mildigi haŭtajn malsanojn.

Franca entreprenestrino baldaŭ lanĉos « sanecajn vestaĵojn », kiuj malakrigas la simptomojn de haŭtaj malsanoj, kiel psoriazo kaj ekzemo.

Estas konate, ke arĝento havas kontraŭbakterian kaj kontraŭinflaman efikojn. Tial oni uzas ĝin por cikatrigantaj pansaĵoj.

Subvestoj kaj piĵamoj el arĝentaj fadenoj probable malakrigus la simptomojn de haŭtaj malsanoj, kaj tiel oni pliprofite dormus. Post plua esplorado super arĝentaj teksaĵoj, la ideo ŝajne validas : unue, post lavadoj, la arĝenteco de la fadenoj bonege konserviĝas ; due, testinte la vestojn kun arĝentaj fadenoj, haŭtmalsanuloj rimarkis plimildiĝon de siaj jukoj.

La nacia saneca institucio (ANSM) postulis klinikan provon. Sekve, eskperimentado ĉe trideko da personoj pruvis, ke arĝento de la vesto enigas nek sangon, nek urinon.

La entreprenestrino dezirus surmerkatigi la vestojn ĉe apotekoj kaj similaj. Se oni konsiderus ilin kuraciloj, ties aĉetantoj eble ricevus partan repagon de la san-institucio…ĉar la vestoj, memkompreneble, multekostas : kalkulu proksimume 120 eŭrojn por adolta piĵamo, 100 eŭrojn por infana piĵamo. La arĝenteca vestaĵo ne estas mirakla kuracilo : ĝi uzeblas kiel komplemento al la kutimaj kuracadoj. Tamen ĝi pli efikas ol pomada ŝmirado trifojojn tage.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Laŭ artikolo el « La Voix du Nord » – 11 JAN. 2014

Orkestro el rubaĵoj

La Simfonia Orkestro de Cateura*, Paragvio, ludas klasikan muzikon. Nenio miriga… escepte, ke la muzikistoj uzas recikligitajn muzikilojn, kiujn ili mem konstruis. Ili ludos en la antaŭprogramo de la rokmuzika grupo Metallica*, turneanta tra Sud-Ameriko.

)

La junaj muzikistoj de la Simfonia Orkestro de Cateura ludos Mozart-aĵojn per muzikiloj, kiujn ili mem faris el rubaĵoj. De 2002, ili koncertas en Eŭropo, en Sud-Ameriko kaj Usono, kun siaj recikligitaj violonoj, gitaroj, violonĉeloj kaj kontrabasoj. Ili forte impresis la anojn de la usona metal-roka grupo Metallica, kiuj proponis al ili kundividi prestiĝajn scenejojn de la 16-a ĝis la 30a de Marto, en Bogota, Sao Paulo, Buenos Aires.

La 40 muzikistoj, ĉiuj naskiĝintaj en la mizera kvartalo de Cateura, kie troviĝas la ĉefa rubdeponejo de Asuncion, ludas klasikaĵojn de Mozart, Vivaldi, Beethoven, muzikaĵojn de The Beatles, Franck Sinatra aŭ Edith Piaf, aŭ iamajn furoraĵojn de la gastigantaj landoj, neniel similajn al la saturitaj gitaraj agordaroj de Metallica. Depost la anonco de la turneo kun Metallica, plioftas la provludoj en la eta lernejo de la ladurbo, kies loĝantaro nombras 25.000. La orkest-estro Favio Chavez zorge finelektis 22 muzikistojn.

Andrés Riveros, 17-jarulo, enamiĝis kun sia saksofono el onda lado, maiz-ladskatoloj, kaj moneroj por la klavoj. « Tio elmontras, ke oni povas sukcesi malgraŭ la kontraŭa sorto », li diras. Ada Rios, 15-jara, ludas violonon, farita el farbo-poto, aluminia bakpleto, kun kordoj ligitaj ĉe forko fiksita sur ligna tenilo de kesto. « Lernado kun tiu grupo estas mia ĉefa motivo. Neniam mi imagis, ke ni povu tiamaniere elanonimiĝi », konfidas Ada, senpacienciĝante pro la prezentado okazonta semajnfine en Bogota, antaŭ la koncerto de Metallica. « Kia surprizo por ni ! Estas neatendite, ke tiom famega roka grupo petas nin ludi en sia antaŭprogramo », koncedas Favio Chavez.

Laŭ Thomas Lecourt, 26-jara franco el Strasbourg, laboranta de 2 jaroj super la projekto kiel volontulo, tiu agado fortenas la infanojn kaj la junulojn de deliktoj kaj drogoj, kaj igas ilin memfidaj.
« Post diligenta laboro, mem prezentiĝas la oportunoj ». La muzikistoj ripetas en Vy’a Renda (Paradizo, en la gvarania lingvo), ĉambrego, kie 150 infanoj el la ĉirkaŭaĵoj sekvas kursojn. La infanoj kreskis meze de la rubomontoj, en lando kiu enkalkulas ĉirkaŭe 40 elcentojn da malriĉuloj. Favio Chavez alvenis tie, kiel socia helpanto plenumonta projekton pri reciklado.

Helpe de la simfonia orkestro de Asuncion, la gitarludanto fariĝis muzikestro. La ideo naskiĝis dum vizito en Cautera kun muzikistaj amikoj : « multaj el la infanoj neniam tuŝis muzikilon antaŭe », rakontas la muzikestro. « De tiam, kun la helpo de liutfaristoj*, ili mem konstruas gitarojn el ladskoloj de cidonia pasto, violonĉelojn kaj saksofonojn el lignopecoj kaj oleujoj », rakontas Thomas Lecourt. Dum ĉiu turneo eksterlande abundegas la aĉetpetoj por tiuj muzikiloj konstruitaj en Paragvio. ‘Kion ni faras, ni donacas tiujn, kiuj ion signifas al ni ».

Reĝino Sofia de Hispanujo heredis violonon, ankaŭ Princino Beatrix de Nederlando. La orkestro donacis gitaron al la kuba kantisto Silvio Rodriguez. Laŭ la diroj de la muzikestro, « dum la infanoj estos mizeraj, ili havos tiajn muzikilojn : ne eblas aĉeti verajn muzikilojn, kiuj kostas pli ol ilia domo. La muzikiloj eligas la samajn sonojn, kiel la profesiaj », asertas Favio Chavez. « Tiujn muzikilojn oni ne ŝtelas, ilin oni ne vendas. Ili havas neniun komercan valoron, nur valoron muzikan ».

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

*Cateura : ladkvartalo, tute proksime de la urbo Asuncion, Paragvio.
*Metallica : fama usona grupo, ludanta pez-metalan rokmuzikon.
*liutfaristoj : faristoj de kordaj muzikiloj

Fonto : RTL – AFP, 12 Marto 2014.

Nova dinosaŭra specio

Nova dinosaŭra specio eltrovita en Portugalio.

Nova dinosaŭra specio, nomata Torvosaurus gurneyi, estas eltrovita en Portugalio, laŭ usona publikaĵo en la 5-a de marto 2014. Ĝisfunda studo pri ĝiaj ostoj montris, ke oni ankoraŭ ne registris tian specimenon. Temas verŝajne pri la plej granda dinosaŭro vivinta en Eŭropo, antaŭ 150 milionoj da jaroj.

La fosiliaj ostoj de tiu karnomanĝulo, kiu estis 10 metrojn longa kaj pezis 4-5 tunojn, estis eltrovitaj norde de Lisbono. Unue pripensintaj pri specio el Norda Ameriko, t.n. Torvosaurus tanneri, la fakuloj analizis tibion, la supran makzelon, dentojn kaj erojn de la vostaj vertebroj, kaj fine konkludis, ke fakte temas pri nova specio, kiun ili nomis Torvosaurus gurneyi.

« Tiu dinosaŭro havis tranĉegajn dentojn, ĝis 10 centimetroj longaj, kio montras ke ĝi estis supre de la nutroĉeno, en la ibera duoninsulo, antaŭ proksimume 150 milionoj da jaroj », precizigas en la usona scienca revuo PLOS ONE la publikigintoj, Christophe Hendrickx kaj Octavio Mateus de la « Universidade Nova »  kaj de la Muzeo « da Lourinhã », Lisbono.

La nombro de la dentoj, la aspekto kaj la mezuro de la faŭko, ebligas distingi inter la eŭropanaj torvosaŭroj kaj tiuj nord-amerikanaj. La amerikana havas 11 dentojn kaj ankoraŭ pli ĉe la supra makzelo, la eŭropana havas malpli ol 11 dentojn.

« Ĝi ne estas la plej granda predanto el la dinosaŭroj konataj », aldiras Christophe Hendrickx, elnomante  la tiranosaŭron, la karĥarodontosaŭron kaj la giganotosaŭron, kiuj estis la plej imponaj karnomanĝuloj dum kretaceo, periodo disvolviĝanta de antaŭ 145.5 milionoj ĝis antaŭ 65.5 milionoj da jaroj, kiam malaperis la dinosaŭroj.

Kun kranio longa je 1.15 metro, Torvosaurus gurneyi estis siatempe unu el la plej grandaj surteraj karnomanĝuloj, kaj vigla predanto, kiu ĉasis aliajn grandajn dinosaŭrojn, tion atestas ĝiaj 10 centimetraj akraj dentoj. Aliaj fosiliaĵoj de tre similaj dinosaŭroj pensigas, ke verŝajne tiun predanton kovris lanugo, tio nomata « protoplumaro ».

Fosiliaj embrioj de Torvodinosaŭroj, antaŭ nelonge elfositaj en Portugalio, ankaŭ estas registritaj kiel anoj de tiu nova specio de Torvosaŭro.

Fonto : RTL – AFP – 6 Marto 2014

Invadema vermo minacas biodiversecon

Invadema vermo endanĝerigas helikojn.

Oni identigis novan specion de plata vermo en Caen, en la okcidenta parto de Francio. En Eŭropo ĝis nun oni ne konis tiun senvertebrulon, kies apero ne ĝojigas. Se ĝi multnombriĝos kaj en la naturo disvastiĝos, ĝi probable atakos helikojn. Tiel avertis Jean-Lou Justine, de la Muzeo pri Natura Historio en Parizo, kaj tiu novaĵo verŝajne afliktegos la frandemulojn pri tiu tipe franca manĝaĵo.
Estas pruvite, kie prosperas la vermo, tie forpasos la helikoj. Sed plej grave, ĝi ne nur formanĝos la helikojn, ĝi poste manĝos ĉiajn molaĵojn troveblajn surgrunde, kiel la tervermojn.

La specialistoj pri plataj vermoj, identigis klare, kaj unuafoje sur la eŭropa kontinento, Nov-Gvinean specion. Oni eltrovis ok tiajn specimenojn en forcejo de la Plantĝardeno de Caen. Tutplata, tiu vermo estas 5 centimetrojn longa kaj 5 milimetrojn larĝa. Ĝia dorso estas olive nigra, kun, en la mezo, hela strio samkolora kiel ĝia ventro.

Ĝi estas minaco kontraŭ la biodiverseco.

Urĝas, laŭ la sciencistoj, kiuj publikigis sian malkovron la 4-an de marto 2014 en la biologia revuo PeerJ. La besto minacas biodiversecon kaj ĝia disvastiĝo kaŭzus katastrofon. Norde de la britaj insuloj jam okazis tia invado far alia tipo de plata vermo, Arthurdendyus triangulatus, Novzelando-devena. Laŭ fakuloj, ĝi kulpas pri la drasta malkreskiĝo de la nombro de la tervermoj, kun ebla rezultato kiel malpli fruktodona tero. Feliĉe, la besto ne eltenas varmon. Tial ĝia invadkapablo limiĝas.

Sed estas tute alia afero rilate al Platydemus manokwari, trovebla ĝis nun nur en la hindia-pacifika regiono. Ŝajnas, ke ĝi estas el montara specio, kutime vivanta en la alpaj kaj subalpaj regionoj, en la milde freŝaj kaj varmaj zonoj, kaj ĝis ankaŭ en la tropikaj klimatoj. Tial ĝi kapablas preskaŭ ĉie prosperi en la suda parto de Eŭropo, klarigas J.L. Justine. Li ankaŭ notigas, ke ĝi estas el unu el la 100 plej invademaj ekzotaj specioj tra la mondo.

Kio des pli ĉagrenas, oni foje plenvole venigis la beston. La vermo, kies frandemon al helikoj oni ja konas, estis uzota kiel natura aganto por malhelpi la disvastiĝon de tiam damaĝeganta molusko. Elturniĝema, Platydemus manokwari eĉ scipovus sekvi la postlasaĵojn de la helikoj, surgrimpi arbojn por eltrovi siajn predojn, kaj plej mirige, ariĝi por kunatakoj.
La sciencistoj maltrankviliĝas : ĝi jam grave damaĝis la biodiversecon de la lokaj helikaroj en la pacifika regiono.

Nenio haltigos ĝin.

La vermo mem iras malrapidege. Tamen sufiĉas transloki florpoton, en kiu ĝi troviĝas, por ke ĝi rapidege disvastiĝu, diras J.L. Justine, ekklarigante kiel la vermo venis en niajn ĝardenojn. Vera kaŭzo de tiaj invadoj estas la tutmondiĝo, tio estas la senbrida transportado de varoj, kun netaŭgaj kontroloj, de unu ekstremo de la planedo ĝis la alia.

Fremdajn platajn vermojn, precipe speciojn el la suda hemisfero, oni malkovris jam en 13 eŭropaj landoj. Britio, pro siaj historiaj ligoj kun Aŭstralio kaj Nov-Zelando, nombras almenaŭ dekduon da ili. La uloj de lokaj eŭrop-devenaj specioj estas ege malpli grandaj ol la importitaj : 1 ĝis 2 centimetrojn longaj kun diametro 1 milimetran. Oni plej ofte ne rimarkas ilin, ili emas nutri sin el kadavroj.

Pri Francio, J.L. Justine ankaŭ enlistigas 6 aliajn invademajn speciojn, ekster Platydemus manokwari. La plej disvastiĝinta, nomata « bruna-plata », avide manĝas tervermojn. La priskribo de la fakulo pri ĝi ne trankviligas : ĝi loĝas en pli ol 20 departementoj. Ni ne kapablos malhelpi ĝian disvastiĝon. Ĝi probable fariĝos plej serioza problemo »

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Verkis Didje, laŭ artikolo el « Le Nouvel Observateur », 4 Marto 2014.

Volontuloj elprovas prizonon

Unuafoje en Belgio : volontuloj elprovas novan prizonon

Ili faris neniun krimon, tamen ili pasigos la semajnfinon malantaŭ kradoj. Cento da volontuloj elprovos la novan prizonon en Beveren, Belgio.

Gardistoj, advokatoj, justicoficistoj, la ĉefdirektoro de la prizonoj kaj kelkaj ĵurnalistoj konsentis rolludi laŭ antaŭdifinitaj reguloj, de vendredo ĝis dimanĉo.
Noktojn en ĉelo, promenadojn, laboron kuireje, korpajn priserĉadojn, purigadon, ĉiuj travivos dum 48 horoj la ĉiutagaĵojn de malliberulo, celante elprovi la instalaĵojn de la plej nova el la belgaj prizonoj, funkcionta ekde la mezo de marto. Je ilia alveno, la « malliberuloj » ricevas precizan rolon ludotan dum ilia restado, ĉu sinmortigemulon, ĉu ribelemulon, ĉu toksiĝemulon.

La gardistoj ne antaŭscios pri la specifa karaktero al ĉiu atribuita kaj ili devos konduti, kvazaŭ ili frontas aŭtentajn malliberulojn, kio okazos post kelkaj semajnoj.
« La listo de la kunprenendaĵoj ŝajnis al mi tre ordinara », raportas la ĵurnalisto, kiu partoprenas la eksperimenton. « Samkiel por skolta semajnfino : tualeta ilaro, T-ĉemizoj, pantalonoj, ŝtrumpetoj, pantofloj. Nur mankis la ero : venu kun via bonhumoro. »

Jam ofte okazinta en Nederlando, tiu eksperimento unuafoje okazas en Belgio. Ĝi helpos kontroli, inter aliaj, la bonan fermiĝon de la ĉelpordoj kaj la funkciadon de la aparatoj, precipe tiuj por la video-kontrolado.
La prizon-institucio deziras ankaŭ testi la « prizonan nubon », tutnovan ciferan platformon instalitan en la ĉeloj, kiu ebligos al la malliberuloj la sekvon de perretaj kursoj aŭ la mendon de trinkaĵo ĉe la kantina servo. Oni taksos la rezultatojn de la eksperimento antaŭ la alveno de la unuaj malliberuloj, la 17-an de marto. Antaŭ Junio la 312-loka prizono estos plena.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


28 Feb. 2014 – AFP