Ĉiujn pentraĵojn el Britio prezentas virtuala muzeo.
Cento da homoj traserĉis Brition dum 10 jaroj, por foti ĉiujn disponeblajn neprivatajn pentraĵojn, kaj poste prezentis ilin interrete.
—————————————————————————–
Sendube estas la plej vasta kolekto de pentraĵoj en la mondo : ĝi arigas ĉiajn pentraĵojn neprivatajn, kiuj lokiĝas en Britio, tio estas 210 mil pentraĵoj far de kelkaj 45 mil artistoj ; ili ĉiuj videblas en sama retejo, per nura musklako. Dek jarojn la PCF Asocio (Fondaĵo pri la Publika Katalogo) strebis starigi tiun gigantan virtualan muzeon, nomatan « viaj pentraĵoj », kun helpo de BBC. (vidu ĉe la retadreso : http://www.bbc.co.uk/arts/yourpaintings/)
Dum dek jaroj ili travojaĝis Brition al la plej malproksimaj lokoj (de la Ŝetlandaj ĝis la Manikaj insuloj, trairante la Scilly-an insularon), enlistigante kaj fotante ĉiujn pentraĵojn. « Britio posedas tre vastan kolekton de pentraĵoj, sed 80 procentoj de ĝi ne montriĝas. Ili kuŝas en muzeoj », kiuj ne havas sufiĉe da loko por prezenti la tuton », aŭ troviĝas en publikaj konstruaĵoj, kie la vizitantoj ne povas facile alproksimiĝi al ili, diras Andy Ellis, la estro de PCF. « kaj la du trionojn de la pentraĵoj oni verŝajne eĉ neniam fotis ».
Pentraĵo trovita en kontraŭ-atoma ŝirmejo
La projekton partoprenis cento da personoj. Detektiva laboro. Krom la muzeoj, kiuj multe helpis al ili, la « serĉistoj » de la asocio diligente esploradis universitatojn, urbodomojn, komunumajn oficejojn, librejojn, malsanulejojn, policoficejojn kaj fajro-brigadejojn, eltirante pentraĵojn el kromĉambroj, el keloj, el subtegmentoj. Ili êc vizitis zoon, lumturon kaj artajn lernejojn, kaj retrovis fruajn verkojn de famaj, iamaj surloke ĉeestintaj, britaj pentristoj, kiel David Hockney. En Londona malsanulejo ili eltrovis Veronez-aĵon. En la Bristola urbodomo, larĝa triparta pentraĵo de William Hogarth, pendis ĉe la muro, meze de komputiloj kaj fotokopimaŝinoj. En atoma ŝirmejo de la « malvarma milita » periodo, kuŝis pentraĵo de James Abott Whistler, tie deponita de la komunuma oficejo, kies laborĉambroj situas supraetaĝe.
La asocio koncentris sin super la oleaj, la akrilaj kaj la « temperaj » pentraĵoj (pigmentoj kunligitaj per ovoflavaĵo, antikva metodo) (Rimarko – Rilate al tiu metodo, vidu la sekvan retligilon : http://en.wikipedia.org/wiki/Tempera ).
Akvareloj kaj desegnoj tro multnombris rilate la disponeblan monon (6 milionoj da pundoj, tio estas 7.5 milionoj da eŭroj, plejparte disponigitaj dank’al privataj mondonacoj). Sed ĝi nenion preterlasis. « Temas pri demokratia projekto, kiu inkuzivas ĉiujn verkojn, kiaj ajn estas ilia kvalito aŭ konserviĝa stato, por ke la homoj povos vidi la tutplenan kolekton. Il mem decidos, kion ili ŝatas aŭ malŝatas, substrekas Andy Ellis. Miaopinie, nenie en la mondo ekzistas tia kolektado. »
La interretaj vizitantoj povas almeti afiŝetojn sur la fotoj.
Antaŭ la jarfino, la tuto el la 210 mil konataj pentraĵoj estos enretigita, en la retejo kreita de la BBC, kie la plej famaj pentristoj, kiel Rembrandt aŭ Raphaël, troviĝos meze de miloj da aliaj, plejparte nekonataj artistoj. Kiel la fajro-soldaton, kiu dum la « Blitz-o » (milita surprizatako) pentris la ĵus spektitan bruligon de pluretaĝa konstruaĵo sur ŝtofo elŝirita de taksio, kiun la sukura brigado jam alproprigis al si. Por dekono de la pentraĵoj oni certas pri nenio. Kaj multajn portretojn oni ankoraŭ ne identigis.
La asocio dungos spertulojn por solvi la puzlon, tamen ĝi ankaŭ petis helpon al la publiko por « alglui etikedojn » sur la pentraĵojn. « Iuj povus rekoni jen praulon, jen urbestron » en pentraĵo, klarigas Andy Ellis, eks-financulo en la londona « City », kiu pasie interesiĝas pri arto kaj jam pripensas la venontan paŝon : pliampleksigi la projekton al skulpt-arto. « tiu estos la plena konkretiĝo de la revo de Malraux », komentas la estro de la Brita reĝa akademio pri artoj, Charles Saumarez Smith, en la retejo « Viaj Pentraĵoj ». La literatura verkisto André Malraux jam priskribis, en Francio de la post-mondmilita periodo, sian antaŭvidon de « Muzeo sen muroj », ekzistontan danke al la magio de fotarto.
Artikolo originale verkita de Nathalie Auriol (AFP) – aperis en la retejo 01net, la 9-an de Novembro 2012. Tradukis Didje, Novembre 2012.