Prezentado de urso en Kalezo : la bestprotektantoj minacas plendi, la dresisto sin pravigas.
La franca federacio por bestprotektado intencas plendi kontraŭ la kaleza urbestro kaj la ursdresisto FC, se la okazonta urselmontro, kadre de la kristnaskaj festoj, efektive realiĝos.
La 22-an de decembro, la dresisto, el Orleano, prezentos spektaklon kun kvinjara urso, Valenteno. Temas pri ludo inter la dresisto kaj la besto. La spektaklon mallaŭdas la Asocio por Protektado de la Bestoj. « En tiuj spektakloj, oni malbone traktas la ursojn, iliajn dentojn oni fajlas, iliajn ungojn oni elŝiras, iliajn piedojn oni brulvundas, la vivkondiĉoj de tiuj bestoj estas teruraj », kolere diras Sylvain DA, la federacia prezidanto.
Bleriotano refutas la akuzojn.
« Estas malvere », asertas Pascal P., kiu loĝas en Bleriot. Tiu instruisto pri la angla lingvo en Kulonja* gimnazio arde okupiĝas pri spektakloj kun bestoj, kaj li foje sekvas migrajn cirkojn. Mi konas F.C. de kvin jaroj, mi renkontas lin du aŭ trifoje ĉiun jaron. Li posedas parkon, kie videblas cento da bestoj. Li estas ege respektema rilate la fiziologiajn kaj psikologiajn bezonojn de la bestoj. Li respektas la naturan emon de la bestoj. Li ja dresas ilin, kiel oni dresas hundon alstreĉi la kruron, rekompencante ĝin per sukerpeco. Neniam li vestos ilin per dancistina jupo por ilin ridindigi. », klarigas P.P..
Siaflanke, la akuzito ne miras pro la atako. « ĉiun semajnon, de preskaŭ dekkvin jaroj, oni atakas min. Ekde 1978 leĝo malpermesas senungigi bestojn. Estas misinformado. », klarigas la orleana dresisto, kiu fieras pro sia partopreno en la franca asocio por protektado de la laborantaj bestoj. La urso, Valenteno, kiun li prezentos la 22-an de decembro (li posedas du, en sia rifuĝejo naŭhektara), naskiĝis en bredejo en Usono. Se mi ne estus preninta ĝin kun mi, ĝi estus jam mortigita pro siaj viando kaj felo. Ĝi estas nigra urso el Kanado, la ununura senprotekta specio. Ĝi estas ĉasaĵo en sia lando. Valenteno devenas el la kvina bredita generacio. Ĝi alkutimiĝis. « Mi zorgas ilian vintran dormadan periodon de januaro ĝis aprilo », klarigas FC, sciigante ke oni kontrolas lin neatendite dekfojojn jare, kaj li ĉiam sukcese trapasis la kontrolojn.
Rilate sekurecon, li rimarkigas, ke elektra barilo dekdumil-volta ĉirkaŭas lin dum la spektakloj, kiel leĝo postulas. Neniam ekestis problemo en Francio. Dum siadire, li tute komforte praktikas sian arton, li konfesas ke li foje malaprobas la praktikadon de kelkaj el siaj kvin kolegoj, kiuj daŭre profesias en Francio. » En la urbo Fourmies mi spektis filmeton, en kiu urso rajdas motorbiciklon. Ĉe mi neniam vi spektos tion ».
Sylvain D-A, de la franca federacio por la protektado de la bestoj, indignas pro la respondo de la kaleza magistrato al AVES. La urba registaro sciigas al la asocio, ke la dungita dresisto havas atestilon de la franca asocio por la protektado de la laborantaj bestoj (en Francio li estas la nurnura posedanto de tiu atestilo). Tiu kvalit-atestilo estas laborfrukto de federacio por protektado de bestoj. « Estas tute malvere, protestas Sylvain D-A, ni certe estas juna asocio, fondita nur en januaro 2012, tamen ni estas la sola federacio en Francio kaj neniam ni estus disdonintaj tiun kvalit-atestilon ».
*Kulonja gimnazio : gimnazio situanta en la urbo Coulogne (Kulonj’), proksima de Kalezo.
Fonto : La Voix du Nord – 3 Dec. 2013