Archives pour la catégorie Kulturo – Artoj

Aprila fiŝo

« Aprila fiŝo » estas ŝerco, blago, celanta amikojn kaj konatojn en la unua tago de aprilo.
La « fiŝoj » ankaŭ aperas en la amaskomunikiloj, jen en radioelsendoj, jen en televidaj aŭ paperaj ĵurnaloj.

Infanoj kutimas alkroĉi paperfiŝon al la vestoj de siaj viktimoj, kiujn ili deziras primoki. « Aprila Fiŝo! » : tion ankaŭ ekkrias la viktimo, malkovranta la ŝercon.

Tiu tradicio originus el Francio, en la jaro 1564. La jaro tiam komenciĝis la 1-an de Aprilo, kaj oni kutimis interŝangi donacojn en tiu tago. Sed la reĝo, Karlo la Naŭa, decidis, ke la postaj jaroj komenciĝos la 1-an de Januaro, tio estas je la ekplilongiĝo de la taga lumdaŭro anstataŭ je la komenco de la printempa sezono. Sekve, kelkaj homoj ŝajne ne tuj alkutimiĝis aŭ eĉ ne sciis pri la afero : tial oni donacis al ili, primokante,  plejofte ridindajn « novjarajn » donacojn, en la 1-a de aprilo.
Oni plejmulte donacis manĝaĵon, plejofte fiŝajon, ĉar la 1-a de aprilo kongruis kun la fino de Karesmo, fasta religia periodo, kiam Kristanoj ne rajtas manĝi viandon. Tiel naskiĝis la ŝerca « aprila fiŝo », la tago de la frenezuloj, kiuj ne akceptas realecon aŭ vidas ĝin tute alia.
Alia klarigo proponiĝas : fiŝkaptado estis malpermesita ekde la 1-a de aprilo, por favori la naskperiodon de la fiŝoj. Oni ekkutimis kaŝ-alkroĉi haringon ĉe la larĝaj vestoj de la fiŝkaptistoj, kaj poste de aliaj homoj. Ju pli la viktimo ne konsciis la ŝercon, des pli la fiŝajo gluemis kaj odoraĉis.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Laŭ artikolo el Wikipedia, titolita « Poisson d’avril ».

Orkestro el rubaĵoj

La Simfonia Orkestro de Cateura*, Paragvio, ludas klasikan muzikon. Nenio miriga… escepte, ke la muzikistoj uzas recikligitajn muzikilojn, kiujn ili mem konstruis. Ili ludos en la antaŭprogramo de la rokmuzika grupo Metallica*, turneanta tra Sud-Ameriko.

)

La junaj muzikistoj de la Simfonia Orkestro de Cateura ludos Mozart-aĵojn per muzikiloj, kiujn ili mem faris el rubaĵoj. De 2002, ili koncertas en Eŭropo, en Sud-Ameriko kaj Usono, kun siaj recikligitaj violonoj, gitaroj, violonĉeloj kaj kontrabasoj. Ili forte impresis la anojn de la usona metal-roka grupo Metallica, kiuj proponis al ili kundividi prestiĝajn scenejojn de la 16-a ĝis la 30a de Marto, en Bogota, Sao Paulo, Buenos Aires.

La 40 muzikistoj, ĉiuj naskiĝintaj en la mizera kvartalo de Cateura, kie troviĝas la ĉefa rubdeponejo de Asuncion, ludas klasikaĵojn de Mozart, Vivaldi, Beethoven, muzikaĵojn de The Beatles, Franck Sinatra aŭ Edith Piaf, aŭ iamajn furoraĵojn de la gastigantaj landoj, neniel similajn al la saturitaj gitaraj agordaroj de Metallica. Depost la anonco de la turneo kun Metallica, plioftas la provludoj en la eta lernejo de la ladurbo, kies loĝantaro nombras 25.000. La orkest-estro Favio Chavez zorge finelektis 22 muzikistojn.

Andrés Riveros, 17-jarulo, enamiĝis kun sia saksofono el onda lado, maiz-ladskatoloj, kaj moneroj por la klavoj. « Tio elmontras, ke oni povas sukcesi malgraŭ la kontraŭa sorto », li diras. Ada Rios, 15-jara, ludas violonon, farita el farbo-poto, aluminia bakpleto, kun kordoj ligitaj ĉe forko fiksita sur ligna tenilo de kesto. « Lernado kun tiu grupo estas mia ĉefa motivo. Neniam mi imagis, ke ni povu tiamaniere elanonimiĝi », konfidas Ada, senpacienciĝante pro la prezentado okazonta semajnfine en Bogota, antaŭ la koncerto de Metallica. « Kia surprizo por ni ! Estas neatendite, ke tiom famega roka grupo petas nin ludi en sia antaŭprogramo », koncedas Favio Chavez.

Laŭ Thomas Lecourt, 26-jara franco el Strasbourg, laboranta de 2 jaroj super la projekto kiel volontulo, tiu agado fortenas la infanojn kaj la junulojn de deliktoj kaj drogoj, kaj igas ilin memfidaj.
« Post diligenta laboro, mem prezentiĝas la oportunoj ». La muzikistoj ripetas en Vy’a Renda (Paradizo, en la gvarania lingvo), ĉambrego, kie 150 infanoj el la ĉirkaŭaĵoj sekvas kursojn. La infanoj kreskis meze de la rubomontoj, en lando kiu enkalkulas ĉirkaŭe 40 elcentojn da malriĉuloj. Favio Chavez alvenis tie, kiel socia helpanto plenumonta projekton pri reciklado.

Helpe de la simfonia orkestro de Asuncion, la gitarludanto fariĝis muzikestro. La ideo naskiĝis dum vizito en Cautera kun muzikistaj amikoj : « multaj el la infanoj neniam tuŝis muzikilon antaŭe », rakontas la muzikestro. « De tiam, kun la helpo de liutfaristoj*, ili mem konstruas gitarojn el ladskoloj de cidonia pasto, violonĉelojn kaj saksofonojn el lignopecoj kaj oleujoj », rakontas Thomas Lecourt. Dum ĉiu turneo eksterlande abundegas la aĉetpetoj por tiuj muzikiloj konstruitaj en Paragvio. ‘Kion ni faras, ni donacas tiujn, kiuj ion signifas al ni ».

Reĝino Sofia de Hispanujo heredis violonon, ankaŭ Princino Beatrix de Nederlando. La orkestro donacis gitaron al la kuba kantisto Silvio Rodriguez. Laŭ la diroj de la muzikestro, « dum la infanoj estos mizeraj, ili havos tiajn muzikilojn : ne eblas aĉeti verajn muzikilojn, kiuj kostas pli ol ilia domo. La muzikiloj eligas la samajn sonojn, kiel la profesiaj », asertas Favio Chavez. « Tiujn muzikilojn oni ne ŝtelas, ilin oni ne vendas. Ili havas neniun komercan valoron, nur valoron muzikan ».

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

*Cateura : ladkvartalo, tute proksime de la urbo Asuncion, Paragvio.
*Metallica : fama usona grupo, ludanta pez-metalan rokmuzikon.
*liutfaristoj : faristoj de kordaj muzikiloj

Fonto : RTL – AFP, 12 Marto 2014.

Marseljezo (La Marsejez’)

Kiam oni atentas la tekstojn de la naciaj himnoj, tiuj povas aspekti iel teruraj!
Tia estas « La Marseillaise » (prononcu : La Marsejez’), la franca nacia himno. Tiu milita kanto, franca nacia himno en 1795, kaj poste malpermesata, fine fariĝis en 1879 la nacia oficiala himno de la Franca Respubliko.

La sekvantan tekston tradukis Didje. La originalan tekston vi povos legi, ekzemple, ĉi-tie : LA MARSEILLAISE

 

MARSELJEZO (aŭ « La Marsejez’ »)

REKANTAĴO:
Al armiloj, civitanoj!
Enviciĝu la batalionojn!
Ni iru antaŭen! Ni iru antaŭen!
Malpura sango…
Plenigu niajn sulkojn !

Ek ! Filoj de la Patrujo!
Nun estas la Glora Tago!
Kontraŭ ni, leviĝis la sanga standardo
De la tiraneco!
Ĉu vi aŭdas, el sur la kampoj,
Tiujn muĝantajn kruelajn soldatojn?
Ili venas, ĝis en viajn brakojn,
Por buĉi viajn filojn, viajn edzinojn!

Kion volas tiu hordo de sklavoj,
De perfiduloj, de konspirantaj reĝoj?
Kiujn celas tiuj malnoblaj katenoj,
Jam de longe pretigitaj?
Francoj! Por ni, ha! Kia insultego!
Kia instigo ! Por ni oni aŭdacas
Pripensi antikvan sklavecon!

Kio! Fremdaj rotoj
Estrus en niaj hejmoj!
Kio! Soldulaj fingroj
Teren alfaligus niajn fierajn batalantojn!
Dio! Niaj manoj enkatenutaj!
Niaj fruntoj sub jugo kurbiĝuntaj!
Malnoblaj despotoj iĝus
La regantoj de nia estonteco!

Ektremegu! Tiranoj kaj vi, perfiduloj,
La hontego de ĉiuj partoj!
Ektremegu! Viaj kontraŭpatraj planoj
Baldaŭ ricevos siajn rekompencojn.
Ĉiu iĝas soldato por vin kontraŭbatali,
Se falus niaj junaj herooj,
Tuj aliajn eknaskus niaj kampoj,
Kiuj kontraŭ vi tuj pretus batali.

Francoj, kiel grandanimaj batalantoj,
Niajn batojn ni donu aŭ retenu!
Ni ŝparu la vivojn de tiuj malfeliĉaj viktimoj,
Kiuj, bedaŭrantaj, armis sin kontraŭ ni!
Sed tiu sangavida despoto!
Sed tiuj komplicoj de Bouillé *(Buje)!
Tiuj tigroj, kiuj, senkompate,
Deŝiras la mamon de sia patrino!

Sankta amo je la Patrujo
Konduku, subtenu niajn brakojn venĝemajn!
Libereco! Kara libereco!
Kunbatalu kun viaj defendantoj!
Ĉe niaj flagoj la Venko al viaj virecaj krioj alkuru!
Viaj mortantaj malamikoj,
ili vidu vian triumfon kaj nian gloron!

Ni eniros la karieron,
kiam niaj patroj ĝin jam forlasis ;
Tiam ni vidos iliajn spurojn
kaj la postsignojn de iliaj virtaĵoj.
Pli enviemaj kundividi iliajn ĉerkojn
ol ilin postvivi
Ni plej fieregos
ilin venĝi aŭ sekvi.
Al armiloj, civitanoj!

Infanoj, al Honoro, al Patrujo,
Ni tute dediĉiĝu!
Nian animon ili ĉiam nutru,
La fajrojn tiuj ambaŭ inspiras.
Ni kuniĝu! Ĉio eblas ;
Falos niaj malestimindaj malamikoj,
Tiam Francoj ĉesos
Kanti tiun teruran rekanton:

Al armiloj, civitanoj!
Enviciĝu la batalionojn!
Ni antaŭeniru! Ni antaŭeniru!
Malpura sango…
Plenigu niajn sulkojn !

* Markizo de Bouillé (Buje) : markizo, kontraŭrevolucia soldat-ĉefo, kiu malsukcese organizis la fuĝon de la  reĝo Ludoviko 16-a (Louis XVI), en 1791.

Kalezo, vojkruciĝo de la lingvoj

Ili kunvenas vespere, post la laboro aŭ la kursoj, por babiladi ĉetable.

Ili nenecese konas unu la alian, sed ili havas saman ŝaton al la lingvoj. Francoj, ili deziras plibonigi sian hispanan aŭ anglan. Eksterlandanoj, ili plezuras kundividi sian hejman lingvon aŭ ekregi novajn vortojn de ilia gastiga lando. Tia estas la koncepto de la poliglota kafejo, kiu okazas ĉiun semajnon en Kalezo, mardon vespere.
Muriel Bercez, la grupestrino, akceptas la partoprenantojn per ĝojaj « welcome »aŭ « Guten Abend ». Flagetoj staras sur la tabloj por identigi la lingvon parolotan.
En la menuo : ĉiusemajne tie oni trovas la anglan, la germanan, la hispanan, la esperantan, ĉiun duan semajnon la italan, kaj ĉiun trian semajnon proksimume la nederlandan.
Tiu rendevuo estas nek lingvokurso, nek ĉiusemajna devigo. Ĉiu venas laŭ siaj sopiroj por babili pri temoj, kiuj nature invitos sin en la konversacian fadenon. « Tiuj, kiuj ankoraŭ ne bone regas lingvon, povas sidiĝi ĉe tablo por aŭskulti la muzikecon de la vortoj ». La langoj rapide ekmoviĝas.
« Nia reteja forumo disvastiĝas kaj ni deziras plivigligi ĝin », pludiras Muriel. Fakte, per la reto la grupanoj povas praktiki la legadon kaj la skribadon, ili disponas pli da tempo kaj vortaron. La skribado kompletigas la parolan praktikadon kaj ĝi nepras. »

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Poliglota Kafejo : Café de Paris – Rue Royale – Calais. Mardon, de la 18-a ĝis la 20-a. www.cafe-polyglotte.com

Tradukis Didje – Fonto : Calais mag – Januaro 2014.

Virtuala muzeo

Ĉiujn pentraĵojn el Britio prezentas virtuala muzeo.

Cento da homoj traserĉis Brition dum 10 jaroj, por foti ĉiujn disponeblajn neprivatajn pentraĵojn, kaj poste prezentis ilin interrete.
—————————————————————————–
Sendube estas la plej vasta kolekto de pentraĵoj en la mondo : ĝi arigas ĉiajn pentraĵojn neprivatajn, kiuj lokiĝas en Britio, tio estas 210 mil pentraĵoj far de kelkaj 45 mil artistoj ; ili ĉiuj videblas en sama retejo, per nura musklako. Dek jarojn la PCF Asocio (Fondaĵo pri la Publika Katalogo) strebis starigi tiun gigantan virtualan muzeon, nomatan « viaj pentraĵoj », kun helpo de BBC. (vidu ĉe la retadreso : http://www.bbc.co.uk/arts/yourpaintings/)
Dum dek jaroj ili travojaĝis Brition al la plej malproksimaj lokoj (de la Ŝetlandaj ĝis la Manikaj insuloj, trairante la Scilly-an insularon), enlistigante kaj fotante ĉiujn pentraĵojn. « Britio posedas tre vastan kolekton de pentraĵoj, sed 80 procentoj de ĝi ne montriĝas. Ili kuŝas en muzeoj », kiuj ne havas sufiĉe da loko por prezenti la tuton », aŭ troviĝas en publikaj konstruaĵoj, kie la vizitantoj ne povas facile alproksimiĝi al ili, diras Andy Ellis, la estro de PCF. « kaj la du trionojn de la pentraĵoj oni verŝajne eĉ neniam fotis ».

Pentraĵo trovita en kontraŭ-atoma ŝirmejo
La projekton partoprenis cento da personoj. Detektiva laboro. Krom la muzeoj, kiuj multe helpis al ili, la « serĉistoj » de la asocio diligente esploradis universitatojn, urbodomojn, komunumajn oficejojn, librejojn, malsanulejojn, policoficejojn kaj fajro-brigadejojn, eltirante pentraĵojn el kromĉambroj, el keloj, el subtegmentoj. Ili êc vizitis zoon, lumturon kaj artajn lernejojn, kaj retrovis fruajn verkojn de famaj, iamaj surloke ĉeestintaj, britaj pentristoj, kiel David Hockney. En Londona malsanulejo ili eltrovis Veronez-aĵon. En la Bristola urbodomo, larĝa triparta pentraĵo de William Hogarth, pendis ĉe la muro, meze de komputiloj kaj fotokopimaŝinoj. En atoma ŝirmejo de la « malvarma milita » periodo, kuŝis pentraĵo de James Abott Whistler, tie deponita de la komunuma oficejo, kies laborĉambroj situas supraetaĝe.

La asocio koncentris sin super la oleaj, la akrilaj kaj la « temperaj » pentraĵoj (pigmentoj kunligitaj per ovoflavaĵo, antikva metodo) (Rimarko – Rilate al tiu metodo, vidu la sekvan retligilon : http://en.wikipedia.org/wiki/Tempera ).
Akvareloj kaj desegnoj tro multnombris rilate la disponeblan monon (6 milionoj da pundoj, tio estas 7.5 milionoj da eŭroj, plejparte disponigitaj dank’al privataj mondonacoj). Sed ĝi nenion preterlasis. « Temas pri demokratia projekto, kiu inkuzivas ĉiujn verkojn, kiaj ajn estas ilia kvalito aŭ konserviĝa stato, por ke la homoj povos vidi la tutplenan kolekton. Il mem decidos, kion ili ŝatas aŭ malŝatas, substrekas Andy Ellis. Miaopinie, nenie en la mondo ekzistas tia kolektado. »

La interretaj vizitantoj povas almeti afiŝetojn sur la fotoj.
Antaŭ la jarfino, la tuto el la 210 mil konataj pentraĵoj estos enretigita, en la retejo kreita de la BBC, kie la plej famaj pentristoj, kiel Rembrandt aŭ Raphaël, troviĝos meze de miloj da aliaj, plejparte nekonataj artistoj. Kiel la fajro-soldaton, kiu dum la « Blitz-o » (milita surprizatako) pentris la ĵus spektitan bruligon de pluretaĝa konstruaĵo sur ŝtofo elŝirita de taksio, kiun la sukura brigado jam alproprigis al si. Por dekono de la pentraĵoj oni certas pri nenio. Kaj multajn portretojn oni ankoraŭ ne identigis.

La asocio dungos spertulojn por solvi la puzlon, tamen ĝi ankaŭ petis helpon al la publiko por « alglui etikedojn » sur la pentraĵojn. « Iuj povus rekoni jen praulon, jen urbestron » en pentraĵo, klarigas Andy Ellis, eks-financulo en la londona « City », kiu pasie interesiĝas pri arto kaj jam pripensas la venontan paŝon : pliampleksigi la projekton al skulpt-arto. « tiu estos la plena konkretiĝo de la revo de Malraux », komentas la estro de la Brita reĝa akademio pri artoj, Charles Saumarez Smith, en la retejo « Viaj Pentraĵoj ». La literatura verkisto André Malraux jam priskribis, en Francio de la post-mondmilita periodo, sian antaŭvidon de « Muzeo sen muroj », ekzistontan danke al la magio de fotarto.

Artikolo originale verkita de Nathalie Auriol (AFP) – aperis en la retejo 01net, la 9-an de Novembro 2012. Tradukis Didje, Novembre 2012.