Archives pour la catégorie Bestoj

Inko el bova sango

Franca entrepreno inventas inkon el bova sango.

La franca entrepreno Doublet inventis inkon el bova sango kaj projektas utiligi ĝin ekde 2016 por siaj produktaĵoj kiel magistrataj skarpoj aŭ standardoj. La patento baldaŭ registriĝos.

« Kiam la cifereca presado ekuziĝis, antaŭ 15 jaroj, Doublet opiniis ĝin tro malsimpla », klarigas Ludivine Dumont-Meunier (LDM), la esplorestrino de la firmao. « Tiam ni ekrigardis tion, kio okazas en la naturo. Kompreneble la kameleono tuj inspiris niajn esploristojn : tiu besto lerte kapablas mem ŝanĝi sian haŭtkoloron. La unuajn patentojn ni registrigis en 2005. Ni malkovris, ke oni povas krei la kvar bazajn kolorojn (cejana bluo, fuksino (magenta ruĝo), flavo kaj nigro) el bovida sango, aldoninte la taŭgajn kemiaĵojn.

Pluas la esplorado pri la elbovsanga inko. Ni sukcesis laŭvole aperigi kaj malaperigi la kolorojn sur teksaĵo per ultraviola partikla radiado. Tiel oni povus uzi ununuran bazon plurmaniere. Ĉar necesus troa laboro por industria apliko, tiun projekton ni flankenlasis, favorante simplan kolorpresadon.

Nun ni kapablas uzi elbovsangajn inkojn anstataŭ la tradiciajn por ĉiuj niaj produktoj, ĉu teksaj ĉu plastaj. Nur mankas la firmao povanta produkti ilin po grandege. Prezentiĝas multaj avantaĝoj, inter ili la malmultekosta krudmaterialo. Ni uzas bovidan sangon, kutime forĵetendan. En la buĉejoj ĝi fariĝas rubaĵo. Plie oni konsumas malpli da energio dum la presado ĉar 100-celsigrada temperaturo sufiĉas por fiksi tiun inkon, kompare kun la necesaj 210-celsigradoj por ordinara inko.

Doublet disponas kaj la teknikon kaj la maŝinojn. Nun la ĉefa demando merkat-rilate estas, ĉu la ink-deveno ne ŝokos la klientojn? La uzo de bovsango ne estas malmorala, temas fakte pri rubaĵo », rimarkigas LDM. « Bonas por la mediprotektado, kaj ankaŭ monŝparigas. Ne multekosta natura produkto, tio ja maloftas ! »

Doublet enkalkulas 140 laborantojn en sia sidejo, 300 mondskale. La firmao famas ĉefe pro siaj produktitaj standardoj, sed tiuj konsistigas nur parton el la produktaĵoj. La firmao fakas en la produktado de ĉiaj pri-eventaj afiŝiloj kiel tendoj, reklam-mebloj, protektiloj ktp.

Mirigas, ke tiu entrepreno inventas pres-kampe. Ĝia elbovsanga inko êc ĵus ricevis premion pri teksa ennovaĵo favore al industrio.

Laŭ la diro de LDM, la celo ne estas vendi sed kundividi la patenton, por ke ĝi konservu la originan nomon Doublet. Tiu unuaranga firmao siakampe en Eŭropo tiel daŭre brilos tra la tuta mondo.

Doublet ankaŭ regule partoprenas mediprotektajn projektojn lige al sia aktiveco. En 2014, ĝi premiere ekuzis « C’urban », novan recikligitan betonon kuninventitan de SITA, Neo-eco kaj École des mines de Douai, por siaj produktoj.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Tradukis Didje – Fonto : La Voix du Nord – 12-an de aprilo 2015

Nova dinosaŭra specio

Nova dinosaŭra specio eltrovita en Portugalio.

Nova dinosaŭra specio, nomata Torvosaurus gurneyi, estas eltrovita en Portugalio, laŭ usona publikaĵo en la 5-a de marto 2014. Ĝisfunda studo pri ĝiaj ostoj montris, ke oni ankoraŭ ne registris tian specimenon. Temas verŝajne pri la plej granda dinosaŭro vivinta en Eŭropo, antaŭ 150 milionoj da jaroj.

La fosiliaj ostoj de tiu karnomanĝulo, kiu estis 10 metrojn longa kaj pezis 4-5 tunojn, estis eltrovitaj norde de Lisbono. Unue pripensintaj pri specio el Norda Ameriko, t.n. Torvosaurus tanneri, la fakuloj analizis tibion, la supran makzelon, dentojn kaj erojn de la vostaj vertebroj, kaj fine konkludis, ke fakte temas pri nova specio, kiun ili nomis Torvosaurus gurneyi.

« Tiu dinosaŭro havis tranĉegajn dentojn, ĝis 10 centimetroj longaj, kio montras ke ĝi estis supre de la nutroĉeno, en la ibera duoninsulo, antaŭ proksimume 150 milionoj da jaroj », precizigas en la usona scienca revuo PLOS ONE la publikigintoj, Christophe Hendrickx kaj Octavio Mateus de la « Universidade Nova »  kaj de la Muzeo « da Lourinhã », Lisbono.

La nombro de la dentoj, la aspekto kaj la mezuro de la faŭko, ebligas distingi inter la eŭropanaj torvosaŭroj kaj tiuj nord-amerikanaj. La amerikana havas 11 dentojn kaj ankoraŭ pli ĉe la supra makzelo, la eŭropana havas malpli ol 11 dentojn.

« Ĝi ne estas la plej granda predanto el la dinosaŭroj konataj », aldiras Christophe Hendrickx, elnomante  la tiranosaŭron, la karĥarodontosaŭron kaj la giganotosaŭron, kiuj estis la plej imponaj karnomanĝuloj dum kretaceo, periodo disvolviĝanta de antaŭ 145.5 milionoj ĝis antaŭ 65.5 milionoj da jaroj, kiam malaperis la dinosaŭroj.

Kun kranio longa je 1.15 metro, Torvosaurus gurneyi estis siatempe unu el la plej grandaj surteraj karnomanĝuloj, kaj vigla predanto, kiu ĉasis aliajn grandajn dinosaŭrojn, tion atestas ĝiaj 10 centimetraj akraj dentoj. Aliaj fosiliaĵoj de tre similaj dinosaŭroj pensigas, ke verŝajne tiun predanton kovris lanugo, tio nomata « protoplumaro ».

Fosiliaj embrioj de Torvodinosaŭroj, antaŭ nelonge elfositaj en Portugalio, ankaŭ estas registritaj kiel anoj de tiu nova specio de Torvosaŭro.

Fonto : RTL – AFP – 6 Marto 2014

Invadema vermo minacas biodiversecon

Invadema vermo endanĝerigas helikojn.

Oni identigis novan specion de plata vermo en Caen, en la okcidenta parto de Francio. En Eŭropo ĝis nun oni ne konis tiun senvertebrulon, kies apero ne ĝojigas. Se ĝi multnombriĝos kaj en la naturo disvastiĝos, ĝi probable atakos helikojn. Tiel avertis Jean-Lou Justine, de la Muzeo pri Natura Historio en Parizo, kaj tiu novaĵo verŝajne afliktegos la frandemulojn pri tiu tipe franca manĝaĵo.
Estas pruvite, kie prosperas la vermo, tie forpasos la helikoj. Sed plej grave, ĝi ne nur formanĝos la helikojn, ĝi poste manĝos ĉiajn molaĵojn troveblajn surgrunde, kiel la tervermojn.

La specialistoj pri plataj vermoj, identigis klare, kaj unuafoje sur la eŭropa kontinento, Nov-Gvinean specion. Oni eltrovis ok tiajn specimenojn en forcejo de la Plantĝardeno de Caen. Tutplata, tiu vermo estas 5 centimetrojn longa kaj 5 milimetrojn larĝa. Ĝia dorso estas olive nigra, kun, en la mezo, hela strio samkolora kiel ĝia ventro.

Ĝi estas minaco kontraŭ la biodiverseco.

Urĝas, laŭ la sciencistoj, kiuj publikigis sian malkovron la 4-an de marto 2014 en la biologia revuo PeerJ. La besto minacas biodiversecon kaj ĝia disvastiĝo kaŭzus katastrofon. Norde de la britaj insuloj jam okazis tia invado far alia tipo de plata vermo, Arthurdendyus triangulatus, Novzelando-devena. Laŭ fakuloj, ĝi kulpas pri la drasta malkreskiĝo de la nombro de la tervermoj, kun ebla rezultato kiel malpli fruktodona tero. Feliĉe, la besto ne eltenas varmon. Tial ĝia invadkapablo limiĝas.

Sed estas tute alia afero rilate al Platydemus manokwari, trovebla ĝis nun nur en la hindia-pacifika regiono. Ŝajnas, ke ĝi estas el montara specio, kutime vivanta en la alpaj kaj subalpaj regionoj, en la milde freŝaj kaj varmaj zonoj, kaj ĝis ankaŭ en la tropikaj klimatoj. Tial ĝi kapablas preskaŭ ĉie prosperi en la suda parto de Eŭropo, klarigas J.L. Justine. Li ankaŭ notigas, ke ĝi estas el unu el la 100 plej invademaj ekzotaj specioj tra la mondo.

Kio des pli ĉagrenas, oni foje plenvole venigis la beston. La vermo, kies frandemon al helikoj oni ja konas, estis uzota kiel natura aganto por malhelpi la disvastiĝon de tiam damaĝeganta molusko. Elturniĝema, Platydemus manokwari eĉ scipovus sekvi la postlasaĵojn de la helikoj, surgrimpi arbojn por eltrovi siajn predojn, kaj plej mirige, ariĝi por kunatakoj.
La sciencistoj maltrankviliĝas : ĝi jam grave damaĝis la biodiversecon de la lokaj helikaroj en la pacifika regiono.

Nenio haltigos ĝin.

La vermo mem iras malrapidege. Tamen sufiĉas transloki florpoton, en kiu ĝi troviĝas, por ke ĝi rapidege disvastiĝu, diras J.L. Justine, ekklarigante kiel la vermo venis en niajn ĝardenojn. Vera kaŭzo de tiaj invadoj estas la tutmondiĝo, tio estas la senbrida transportado de varoj, kun netaŭgaj kontroloj, de unu ekstremo de la planedo ĝis la alia.

Fremdajn platajn vermojn, precipe speciojn el la suda hemisfero, oni malkovris jam en 13 eŭropaj landoj. Britio, pro siaj historiaj ligoj kun Aŭstralio kaj Nov-Zelando, nombras almenaŭ dekduon da ili. La uloj de lokaj eŭrop-devenaj specioj estas ege malpli grandaj ol la importitaj : 1 ĝis 2 centimetrojn longaj kun diametro 1 milimetran. Oni plej ofte ne rimarkas ilin, ili emas nutri sin el kadavroj.

Pri Francio, J.L. Justine ankaŭ enlistigas 6 aliajn invademajn speciojn, ekster Platydemus manokwari. La plej disvastiĝinta, nomata « bruna-plata », avide manĝas tervermojn. La priskribo de la fakulo pri ĝi ne trankviligas : ĝi loĝas en pli ol 20 departementoj. Ni ne kapablos malhelpi ĝian disvastiĝon. Ĝi probable fariĝos plej serioza problemo »

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Verkis Didje, laŭ artikolo el « Le Nouvel Observateur », 4 Marto 2014.

Zoo intence mortigas sanan ĝirafidon

Kopenhaga zoo pafmortigas sanan ĝirafidon pro ĝia ne interesa genaro.

La 9-an de Februaro 2014, unu-kaj-duon-jara ĝirafido, kvankam bonfarta, estas intence mortigita en la Kopenhaga zoo, nur pro ĝia tro ordinara genaro.
Malgraŭ multnombraj protestadoj, la ĝirafido estis ekzekutita per buĉpafilo, dissekciita antaŭ invitita publiko kun infanoj, antaŭ danaj televid-kameraoj, kaj ĝiaj pecoj disĵetitaj al leonoj kaj similaj.
« Ĉio okazis, kiel antaŭplanite », indikis la proparolanto de la zoo. Tamen li ne antaŭvidis la viglajn protestadojn, eĉ translime de Danujo. Salajruloj de la zoo eĉ ricevis mortminacojn.
Kelktagojn antaŭe, en ĝia retpaĝo, la zoo longe klarigis, dan-lingve, ke ne eblas lasi maturi la ĝirafidon. Poste, ĝi eĉ tradukis sian pledon al la angla lingvo. Ĝi partoprenas la programon de la Eŭropea Asocia de Zooj kaj Akvarioj (EAZA), kiu celas malhelpi samsangecon inter la ĝirafoj. Tial, la genoj de la ĝirafido estis taksitaj tro ordinaraj por ke ĝi poste reproduktiĝu, ĉu en la zoo, ĉu en alia inter la 300 zooj de la EAZA. « La bestoj ne estas niaj , ni devas sekvi la direktivojn de EAZA, kiu estas ilia vera posedanto. Ekster la mortigo, ni flankenlasis ĉiujn aliajn solvojn, kiel kastradon, tro kruelan kaj sekvotan de « maldezirindaj efikoj », kaj revenon al la natura medio, dube sukcesontan, kaj ne deziratan de la afrikaj landoj, rilate al la ĝirafoj ».

Protestadoj kaj miskompreno.

Nepra, laŭ la estraro de la Kopenhaga zoo, la mortigo de la ĝirafido ŝokis retumantojn el la tuta mondo. Matene, je la horo de la mortigo, pli ol 5200 personoj jam aliĝîs fejsbukan grupon, kreitan por savi la ĝirafidon. Ĉirkaŭ 3400 personoj subskribis dan-lingvan peticion, kaj 24000 subskribis alian petskribon, en la angla lingvo, 10-foje pli ol en la pasinta vespero. Post la mortigo, multaj, ŝokitaj, ne komprenis, kial la zoo ĉiam rifuzis tranlokigi la beston. La Jorkŝira sovaĝbesta-parko en Donkastero (Britio)- (Yorkshire Wildlife Park – Doncaster – England), ano de EAZA, urĝe kontaktis la danan zoon por mem adopti la ĝirafidon, sed ricevis neniun respondon. En Septembro 2012, samaĝa ĝirafido estis transŝipita de Kopenhago al Kingston-Upon-Hull por pluvivado en tiu zoo. Sveda zoo, ne EAZA-aliĝinto, ankaŭ vane klopodis havigi al si la ĝirafidon, malgraŭ la fakto, ke ties estro asertis havi rajtigilon prizorgi tiajn bestojn, kaj estis jam posedinta 2 ĝirafojn.

Ne por vendo.

La 2 ĉefaj danaj asocioj por protektado de la bestoj ignoris la kampanjon favoran al la ĝirafido. La zoo estis proponita 270.000 eŭrojn far privatulo. La zoo sciigis, ekde la anonco pri la onta mortigo, ke principe ĝi ne vendas siajn bestojn. Pridemandita de ĵurnalisto, estrarano de la asocio de la svedaj zooj deklaris, ke li komprenas la mortigon, sed miras pri ties sekvo : la kadavro dispecigita antaŭ publiko, kaj poste al leonoj donita. Se oni anoncus samon en sveda zoo, la publiko, liakrede, certe « ŝtonumus » la zoo-dungitojn.

Traduko laŭ pluraj gazetaj artikoloj

Birdtimigisto juĝata

Birdtimigisto de la flughaveno de Lille (Francio) estas juĝata pro mortigo de laro.

Jen afero, kian oni malofte pritraktas en juĝejo. Kristofo estas persekutata pro intenca mortigo de besto el protektita specio. Ĉu murdo? Ne tute.
Kristofo, 43-jarulo, eksa membro de la sekurecaj servoj de la juĝejo de Lille, nun anas la brigadon de birdtimigistoj en la flughaveno de Lesquin, proksima de Lille. Ĉiuj flughavenoj en la mondo batalas kontraŭ besta pereigo ; birdoj precipe povas esti kaptitaj de la aviadilaj reaktoroj kaj foje okazigi katastrofon kun centoj da viktimoj.

La 12-an de Novembro 2012, Kristofo tiam deĵoras, kiam oni vokas lin 15 minutojn antaŭ la alteriĝo de aviadilo. Birdoj troviĝas tuj apud la dromo. La multaj skribitaj rekomendaĵoj por birdtimigistoj estas rigoregaj. La rekomendaro precizigas, ke ili unue devas uzi sonorajn avertilojn, poste krakfajraĵojn, kaj nur laste uzi sian pafilon por mortigi la birdojn. La leĝo ankaŭ precizigas, ke nur neprotektitajn specianojn oni rajtas alpafi. Tiun tagon, neniu el la provoj efikis kaj laro obstine restas surloke. La aviadilo alvenos post 3 minutoj. La birdtimigisto ne plu havas elekton : li pafcelas kaj trafas la palmopiedulon : temas pri la vivo de birdo kontraŭ la vivo de 300 pasaĝeroj. « Unu laro malpli, ne tiom gravas », dirus iuj. Escepte, ke tiu besto estas bruna laro, el endanĝerita specio, malkiel la svarmanta griza laro…
Kristofo, zorgema, superfrostigis la kadavron de la birdo kaj redaktis raporton, kian postulas la leĝo, sendotan al la Oficejo por Protektado de la Medio. La prokuroron pri tio oni sciigis, kaj plendon oni metis…

Tial Kristofo hodiaŭ staras antaŭ juĝisto. Lia advokato pledas la tiam nepre necesan faron de lia kliento. « Li ne havis elekton : li disponis nur kelkajn sekundojn por decidi. Ĉu la vivo de unu birdo, aŭ ĉu la vivoj de 300 pasaĝeroj? Li nur agis profesie ». La advokato petas la tujan senkulpigon de sia kliento. « Kion oni dirus, se la aviadilo estus frakasiĝinta? ». « S-ro Prokuroro sendube farus la plej seriozajn riproĉojn kontraŭ mia kliento », aldiris li, kun rideto, sciinte ke, antaŭ kelkaj minutoj, la prokuroro postulis aliulan liberigon. La afero estas finjuĝota la 4-an de februaro.

Laŭ artikolo publikigita en La Voix du Nord, 8-an de Januaro 2014.

Blua mielo

Abeloj produktas bluan mielon.

Tiu novaĵo publikiĝis gazetare, en la aŭtuno de 2012.

En Alzaco, franca regiono orienta, abelistoj ne kredis siajn okulojn! En la abelujoj, ili trovis mielon strangkoloran : ne flavan kiel kutime, sed brunan, verdan, eĉ bluan! Kio do okazis? Post enketo, oni malkovris la kialon : la abeloj ne provizis sin ĉe la floroj sur la kampoj ĉirkaŭaj, sed rekte en uzin-rubujo! Temas pri gasprodukta uzino : ĝi rikoltas nutraĵajn kaj aliajn industriajn organikajn forĵetindaĵojn por produkti metanon, biogason. La rubujo kuŝis ekstere kaj entenis, inter aliaj, bombonojn diverskolorajn, konatajn per la marko « M&M’s ». La mielo produktita prezentis la samajn kolorojn, kiel tiuj bombonoj! Por malhelpi la abelojn pluprovizi sin per tiuj sukeraĵoj, la rubujo estis translokigita en fermitan konstruaĵon. Sekve la abeloj denove vizitadis la florojn.
Pro ĝia aspekto kaj troa fluideco, la strangkoloran mielon ne eblas vendi. Ĝi ne estas bonkvalita, tamen ĝia gusto restas miela. Tiu okazaĵo perdigas monon por la abelistoj, sed la plej grava afero koncernas la abelujojn : pro tiu aĉa mielo, la abelreĝinoj ne kapablis naski idojn… jen maltrankviliga novaĵo por la pluvivo de la abelaroj.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Prezentado de urso en Kalezo

Prezentado de urso en Kalezo : la bestprotektantoj minacas plendi, la dresisto sin pravigas.
La franca federacio por bestprotektado intencas plendi kontraŭ la kaleza urbestro kaj la ursdresisto FC, se la okazonta urselmontro, kadre de la kristnaskaj festoj, efektive realiĝos.
La 22-an de decembro, la dresisto, el Orleano, prezentos spektaklon kun kvinjara urso, Valenteno. Temas pri ludo inter la dresisto kaj la besto. La spektaklon mallaŭdas la Asocio por Protektado de la Bestoj. « En tiuj spektakloj, oni malbone traktas la ursojn, iliajn dentojn oni fajlas, iliajn ungojn oni elŝiras, iliajn piedojn oni brulvundas, la vivkondiĉoj de tiuj bestoj estas teruraj », kolere diras Sylvain DA, la federacia prezidanto.
Bleriotano refutas la akuzojn.
« Estas malvere », asertas Pascal P., kiu loĝas en Bleriot. Tiu instruisto pri la angla lingvo en Kulonja* gimnazio arde okupiĝas pri spektakloj kun bestoj, kaj li foje sekvas migrajn cirkojn. Mi konas F.C. de kvin jaroj, mi renkontas lin du aŭ trifoje ĉiun jaron. Li posedas parkon, kie videblas cento da bestoj. Li estas ege respektema rilate la fiziologiajn kaj psikologiajn bezonojn de la bestoj. Li respektas la naturan emon de la bestoj. Li ja dresas ilin, kiel oni dresas hundon alstreĉi la kruron, rekompencante ĝin per sukerpeco. Neniam li vestos ilin per dancistina jupo por ilin ridindigi. », klarigas P.P..
Siaflanke, la akuzito ne miras pro la atako. « ĉiun semajnon, de preskaŭ dekkvin jaroj, oni atakas min. Ekde 1978 leĝo malpermesas senungigi bestojn. Estas misinformado. », klarigas la orleana dresisto, kiu fieras pro sia partopreno en la franca asocio por protektado de la laborantaj bestoj. La urso, Valenteno, kiun li prezentos la 22-an de decembro (li posedas du, en sia rifuĝejo naŭhektara), naskiĝis en bredejo en Usono. Se mi ne estus preninta ĝin kun mi, ĝi estus jam mortigita pro siaj viando kaj felo. Ĝi estas nigra urso el Kanado, la ununura senprotekta specio. Ĝi estas ĉasaĵo en sia lando. Valenteno devenas el la kvina bredita generacio. Ĝi alkutimiĝis. « Mi zorgas ilian vintran dormadan periodon de januaro ĝis aprilo », klarigas FC, sciigante ke oni kontrolas lin neatendite dekfojojn jare, kaj li ĉiam sukcese trapasis la kontrolojn.
Rilate sekurecon, li rimarkigas, ke elektra barilo dekdumil-volta ĉirkaŭas lin dum la spektakloj, kiel leĝo postulas. Neniam ekestis problemo en Francio. Dum siadire, li tute komforte praktikas sian arton, li konfesas ke li foje malaprobas la praktikadon de kelkaj el siaj kvin kolegoj, kiuj daŭre profesias en Francio.  » En la urbo Fourmies mi spektis filmeton, en kiu urso rajdas motorbiciklon. Ĉe mi neniam vi spektos tion ».
Sylvain D-A, de la franca federacio por la protektado de la bestoj, indignas pro la respondo de la kaleza magistrato al AVES. La urba registaro sciigas al la asocio, ke la dungita dresisto havas atestilon de la franca asocio por la protektado de la laborantaj bestoj (en Francio li estas la nurnura posedanto de tiu atestilo). Tiu kvalit-atestilo estas laborfrukto de federacio por protektado de bestoj. « Estas tute malvere, protestas Sylvain D-A, ni certe estas juna asocio, fondita nur en januaro 2012, tamen ni estas la sola federacio en Francio kaj neniam ni estus disdonintaj tiun kvalit-atestilon ».

*Kulonja gimnazio : gimnazio situanta en la urbo Coulogne (Kulonj’), proksima de Kalezo.

Fonto : La Voix du Nord – 3 Dec. 2013