Invadema vermo minacas biodiversecon

Invadema vermo endanĝerigas helikojn.

Oni identigis novan specion de plata vermo en Caen, en la okcidenta parto de Francio. En Eŭropo ĝis nun oni ne konis tiun senvertebrulon, kies apero ne ĝojigas. Se ĝi multnombriĝos kaj en la naturo disvastiĝos, ĝi probable atakos helikojn. Tiel avertis Jean-Lou Justine, de la Muzeo pri Natura Historio en Parizo, kaj tiu novaĵo verŝajne afliktegos la frandemulojn pri tiu tipe franca manĝaĵo.
Estas pruvite, kie prosperas la vermo, tie forpasos la helikoj. Sed plej grave, ĝi ne nur formanĝos la helikojn, ĝi poste manĝos ĉiajn molaĵojn troveblajn surgrunde, kiel la tervermojn.

La specialistoj pri plataj vermoj, identigis klare, kaj unuafoje sur la eŭropa kontinento, Nov-Gvinean specion. Oni eltrovis ok tiajn specimenojn en forcejo de la Plantĝardeno de Caen. Tutplata, tiu vermo estas 5 centimetrojn longa kaj 5 milimetrojn larĝa. Ĝia dorso estas olive nigra, kun, en la mezo, hela strio samkolora kiel ĝia ventro.

Ĝi estas minaco kontraŭ la biodiverseco.

Urĝas, laŭ la sciencistoj, kiuj publikigis sian malkovron la 4-an de marto 2014 en la biologia revuo PeerJ. La besto minacas biodiversecon kaj ĝia disvastiĝo kaŭzus katastrofon. Norde de la britaj insuloj jam okazis tia invado far alia tipo de plata vermo, Arthurdendyus triangulatus, Novzelando-devena. Laŭ fakuloj, ĝi kulpas pri la drasta malkreskiĝo de la nombro de la tervermoj, kun ebla rezultato kiel malpli fruktodona tero. Feliĉe, la besto ne eltenas varmon. Tial ĝia invadkapablo limiĝas.

Sed estas tute alia afero rilate al Platydemus manokwari, trovebla ĝis nun nur en la hindia-pacifika regiono. Ŝajnas, ke ĝi estas el montara specio, kutime vivanta en la alpaj kaj subalpaj regionoj, en la milde freŝaj kaj varmaj zonoj, kaj ĝis ankaŭ en la tropikaj klimatoj. Tial ĝi kapablas preskaŭ ĉie prosperi en la suda parto de Eŭropo, klarigas J.L. Justine. Li ankaŭ notigas, ke ĝi estas el unu el la 100 plej invademaj ekzotaj specioj tra la mondo.

Kio des pli ĉagrenas, oni foje plenvole venigis la beston. La vermo, kies frandemon al helikoj oni ja konas, estis uzota kiel natura aganto por malhelpi la disvastiĝon de tiam damaĝeganta molusko. Elturniĝema, Platydemus manokwari eĉ scipovus sekvi la postlasaĵojn de la helikoj, surgrimpi arbojn por eltrovi siajn predojn, kaj plej mirige, ariĝi por kunatakoj.
La sciencistoj maltrankviliĝas : ĝi jam grave damaĝis la biodiversecon de la lokaj helikaroj en la pacifika regiono.

Nenio haltigos ĝin.

La vermo mem iras malrapidege. Tamen sufiĉas transloki florpoton, en kiu ĝi troviĝas, por ke ĝi rapidege disvastiĝu, diras J.L. Justine, ekklarigante kiel la vermo venis en niajn ĝardenojn. Vera kaŭzo de tiaj invadoj estas la tutmondiĝo, tio estas la senbrida transportado de varoj, kun netaŭgaj kontroloj, de unu ekstremo de la planedo ĝis la alia.

Fremdajn platajn vermojn, precipe speciojn el la suda hemisfero, oni malkovris jam en 13 eŭropaj landoj. Britio, pro siaj historiaj ligoj kun Aŭstralio kaj Nov-Zelando, nombras almenaŭ dekduon da ili. La uloj de lokaj eŭrop-devenaj specioj estas ege malpli grandaj ol la importitaj : 1 ĝis 2 centimetrojn longaj kun diametro 1 milimetran. Oni plej ofte ne rimarkas ilin, ili emas nutri sin el kadavroj.

Pri Francio, J.L. Justine ankaŭ enlistigas 6 aliajn invademajn speciojn, ekster Platydemus manokwari. La plej disvastiĝinta, nomata « bruna-plata », avide manĝas tervermojn. La priskribo de la fakulo pri ĝi ne trankviligas : ĝi loĝas en pli ol 20 departementoj. Ni ne kapablos malhelpi ĝian disvastiĝon. Ĝi probable fariĝos plej serioza problemo »

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Verkis Didje, laŭ artikolo el « Le Nouvel Observateur », 4 Marto 2014.