Ĉe la stacidomo de Rennes, Bretonio, oni laŭte kaj senhalte ludas klasikan muzikon. Ĉu por klerigi kaj trankviligi la vojaĝantojn ? Tute ne !
Jam de tri monatoj sur la placo de la stacidomo laŭtege audiĝas MOZARTa muziko por… forpeli la marĝenulojn, tion konfesas dungita gardisto de la fervoja kompanio. La ĝenuloj, ili ne longe eltenas aŭdi laŭtan senĉesan klasikan muzikon ! Ili ne plu restadas sur la placo kaj tiel ne plu ĝenas la klientojn. La polemikveka iniciato fontas el jamaj sukcesaj tiaj eksperimentoj en Kanado kaj Svislando.
Laŭ artikolo de Miguel Medina – AFP – 9 junio 2017.
NDLR : Aldonindas, ke en kelkaj stacidomoj oni jam instalis benkojn, sur kiuj ne eblas kuŝiĝi : tiel oni efike forpelas la senhejmulojn, kiuj nur deziras ripozi aŭ trovi portempan ŝirmejon kontraŭ la malvarmo.
Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.
Oni povas vidi ekzemplo de tiu benko tie.
Interese! Mi scivolas, tamen: kiaj estas tiuj benkoj, kiuj ebligas sidadon, sed ne kuŝadon?
ili havas specialan formon, tian ke eblas nur sidi sed ne kuŝi sur ili.
Tion mi supozis, sed mi ne povas bone imagi tiajn benkojn! Ĉu troviĝas fotoj pri tiaj benkoj ie, rete?