« Aprila fiŝo » estas ŝerco, blago, celanta amikojn kaj konatojn en la unua tago de aprilo.
La « fiŝoj » ankaŭ aperas en la amaskomunikiloj, jen en radioelsendoj, jen en televidaj aŭ paperaj ĵurnaloj.
Infanoj kutimas alkroĉi paperfiŝon al la vestoj de siaj viktimoj, kiujn ili deziras primoki. « Aprila Fiŝo! » : tion ankaŭ ekkrias la viktimo, malkovranta la ŝercon.
Tiu tradicio originus el Francio, en la jaro 1564. La jaro tiam komenciĝis la 1-an de Aprilo, kaj oni kutimis interŝangi donacojn en tiu tago. Sed la reĝo, Karlo la Naŭa, decidis, ke la postaj jaroj komenciĝos la 1-an de Januaro, tio estas je la ekplilongiĝo de la taga lumdaŭro anstataŭ je la komenco de la printempa sezono. Sekve, kelkaj homoj ŝajne ne tuj alkutimiĝis aŭ eĉ ne sciis pri la afero : tial oni donacis al ili, primokante, plejofte ridindajn « novjarajn » donacojn, en la 1-a de aprilo.
Oni plejmulte donacis manĝaĵon, plejofte fiŝajon, ĉar la 1-a de aprilo kongruis kun la fino de Karesmo, fasta religia periodo, kiam Kristanoj ne rajtas manĝi viandon. Tiel naskiĝis la ŝerca « aprila fiŝo », la tago de la frenezuloj, kiuj ne akceptas realecon aŭ vidas ĝin tute alia.
Alia klarigo proponiĝas : fiŝkaptado estis malpermesita ekde la 1-a de aprilo, por favori la naskperiodon de la fiŝoj. Oni ekkutimis kaŝ-alkroĉi haringon ĉe la larĝaj vestoj de la fiŝkaptistoj, kaj poste de aliaj homoj. Ju pli la viktimo ne konsciis la ŝercon, des pli la fiŝajo gluemis kaj odoraĉis.
Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.
Laŭ artikolo el Wikipedia, titolita « Poisson d’avril ».
Jajajaja (hispana rido) jam mi povas kompreni tion, ho! Mi ne scias la kialon, en mia lando la ŝerca-tago estas ĉiutaga dudek ok de Decembro, la kialo estas:
« Masakro de la Senpekuloj estas la nomo donita al epizodo raportita en la evangelio laŭ Mateo dum la Sankta Familio estis forfuĝanta al Egiptujo: la mortigo de ĉiuj infanoj pli junaj aŭ dujaraĝaj en la regiono de Bet-Leĥem, ordonita de Herodo la Granda tuj post la naskiĝo de Jesuo el Nazareto »
En ĉi tie kontinento ĉiuj landoj havas sian proprajn manierojn por ŝerci kaj ĝui dum tiu tago.