Proksime de Albertville (Albervil’) en Francio, uzino uzas la selakton* de 600 fromaĝistoj por produkti elektron.
Kiam oni produktas fromaĝon, postrestas likva parto, la selakto (laktosero). Kutime per ĝi oni nutris la porkojn. Sed porkoj ne plu brediĝas en la Savoja montaro. Ankoraŭ antaŭ nelonge, oni transportis la selakton al malproksima fabriko de nutraĵ-suplementoj. Sed la transportado multe kostas kaj poluadas. Tial oni konstruis gas-fabrikon. En ĝi transformiĝas la selakto, kvazaŭ en bov-stomako. La selakto entenas bakteriojn, kiuj fermentante produktas gason. La gaso poste fariĝas elektro vendota al la nacia elektra kompanio. La uzino pritraktas po cent mil litroj da selakto tage, sufiĉe por la elektro-provizo al mil kvincent familioj.
Aliregionaj fromaĝistoj interesiĝas pri tiu reciklado kaj ĝia kuna enspezo. Fakte unuaj elpensis la recikladon la monaĥoj el la abatejo de Tamié (Tamje), Savojo. Ili produktas fromaĝon ekde la 12-a jarcento kaj decidis moderniĝi. Nun de 10 jaroj ili uzas la selakton por hejti sian monaĥejon.
Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.
Redaktis Didje, laŭ artikolo el RTL, aperinta la 5-an de Januaro 2016
*selakto = laktosero = verdeta acideta likvo, restanta el la lakto post apartigo de kremo kaj kazeo (laŭ PIV)