Archives pour la catégorie Diversaĵoj

MI NE IROS !

Vidate hodiaŭ en fama kalendaro pri E-aj aranĝoj :

Studsemajnfino en Stevensbeek, Nederlando. Esperantaj ursoj en diversaj niveloj.

Jen timigega aranĝo, ĉu ne ?!

kursoj

 

 

 

Scivolema fripono

Baldaŭ oni juĝos sesdek-jaran scivoleman friponon, arestitan en butiko, dum li filmis sub la jupo de virino.  La enketo montris, ke li faras tion per fiksita spionkamerao sur lia ŝuo.
Policanino, tiam ne deĵoranta, rimarkis lian fian manion : ŝi vidis lin filmantan sub la jupo de virino. Post la aresto kaj la traserĉado en lia hejmo, la policistoj konfiskis kameraojn kaj komputikan ekipaĵon.
Li konfesis sian manion filmi en butikoj, ĉe proksimuloj kaj eĉ en maljunulejo. La policanoj identigis 12 viktimojn, havantajn inter 21 kaj 69 jarojn. La raportisto ne klarigas, kiel la policanoj rekonis la viktimojn !

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Laŭ artikolo aperinta en La Voix du Nord, la 3-an de junio 2016

Elfromaĝa elektro

Proksime de Albertville (Albervil’) en Francio, uzino uzas la selakton* de 600 fromaĝistoj por produkti elektron.

Kiam oni produktas fromaĝon, postrestas likva parto, la selakto (laktosero). Kutime per ĝi oni nutris la porkojn. Sed porkoj ne plu brediĝas en la Savoja montaro. Ankoraŭ antaŭ nelonge, oni transportis la selakton al malproksima fabriko de nutraĵ-suplementoj. Sed la transportado multe kostas kaj poluadas. Tial oni konstruis gas-fabrikon. En ĝi transformiĝas la selakto, kvazaŭ en bov-stomako. La selakto entenas bakteriojn, kiuj fermentante produktas gason. La gaso poste fariĝas elektro vendota al la nacia elektra kompanio. La uzino pritraktas po cent mil litroj da selakto tage, sufiĉe por la elektro-provizo al mil kvincent familioj.
Aliregionaj fromaĝistoj interesiĝas pri tiu reciklado kaj ĝia kuna enspezo. Fakte unuaj elpensis la recikladon la monaĥoj el la abatejo de Tamié (Tamje), Savojo. Ili produktas fromaĝon ekde la 12-a jarcento kaj decidis moderniĝi. Nun de 10 jaroj ili uzas la selakton por hejti sian monaĥejon.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Redaktis Didje, laŭ artikolo el RTL, aperinta la 5-an de Januaro 2016

*selakto = laktosero = verdeta acideta likvo, restanta el la lakto post apartigo de kremo kaj kazeo (laŭ PIV)

Heroa knabo

Kvinjarulo biciklas en la nokto por savi sian patron.
La patro povas fieri pri sia elturniĝema filo. Li spertis subitan koratakon, kaj tiam lia knabeto senhezite rajdis sian biciklon meze de la nokto direkte al la laborejo de la patrino por sciigi al ŝi pri la ege malsana patro.
Je 22.30 aŭtomobilisto renkontas sur kampara vojo la knabeton biciklantan. Tiu biciklas en malvarmega pluvo, piĵame vestita kun plaĝoŝuoj ĉe la piedoj. La infano anoncas : « mia patro mortis ». La aŭtomobilisto iom trankviligas la knabon kaj poste alvokas la ĝendarmejon. La infano kiel eble klarigas, ke li postlasis hejme sian svenintan patron, kaj ke li ekrajdis sian biciklon por averti lian patrinon dumnokte laborantan.
Dank’al la informoj de la knabo, la ĝendarmoj rapide kapablis trovi lian domon. La patron oni tuj kondukis al hospitalo kaj nun li fartas pli bone. La patrino opinias, ke la aŭtomobilisto savis siajn edzon kaj filon. La aŭtomobilisto siaflanke deklaris : « tiu knabo estas miriga. Li agis inteligentege ».

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Redaktis Didje, laŭ gazetara artikolo aperinta la 8-an de Januaro 2016.

NDLR : La knabo ja meritas laŭdojn. Tamen, ĉu ne estus pli konsilinde montri al la junaj infanoj, kiel uzi telefonon por voki savontojn ? Ĉio bone finiĝis, sed la knabo riskis propran vivon biciklante meze de la nokto kaj la patrino povus nun esti senfila vidvino.

Stumpo-recicklado

En Parizo, la magistrato avertis, ke la fumantoj ekde venonta septembro ricevos 68-eŭran monpunon pro siaj disĵetitaj cigaredstumpojn. La stumpoj poluas kaj la vidon kaj la kloak-akvon. Tial 500 funkciuloj sekvos la fumantojn.
La urbo estos baldaŭ provizita per tridek mil rubujoj kovritaj per stumpujo. Deko da restoracioj en la 9-a arondismento jam elprovas stumpo-skatolojn. Kiam la antaŭ-afrankita skatolo plenas, la restoraciestro sendas ĝin poŝte al TerraCycle, recikla entrepreno situanta en Mandes, urbo en la sud-okcidenta parto de Francio.
La kompoŝtigitaj tabako, cindroj kaj papero fariĝas sterkaĵo. Senpoluigita kaj traktita, la iam blanka celuloza filtrilo iĝos plastaĵo. La recikla entrepreno intencas pludisdoni skatolojn kaj projektas estonte produkti akvilojn kaj ĝardenan meblaron el la stumpoj. En Francio oni forĵetas proksimume 70 miliardoj da stumpoj ĉiujare : jen konsiderinda fonto por fari akvilojn !
Ĉar necesas 12 jaroj al stumpo por memfordetruiĝi en natura medio, ne estas stulte tuj kolekti kaj provi recikligi ilin.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Redaktis Didje, laŭ sonraporto el RTL, la 24-an de Aprilo 2015.

Ni parolu Esperanton en niaj kunvenoj !

Kelkaj esperantistoj emas krokodili, tio estas paroli nacilingve en esperantistaj aranĝoj . Tial sekvas parolado de Zamenhof, okazinta en 1910, kie li kun klarigoj instigas la esperantistojn paroli Esperanton eĉ dum la naciaj kunvenoj.

Pri la neceso paroli Esperanton
Parolado de Zamenhof en la unua Rusia Esperanto-kongreso, Sankt-Peterburgo, 1910

   Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed Esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.
Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj, havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, disĵetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank’ al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno sed en ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu malgranda peco de tero.
Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli Esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭ-vole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.
Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto.

Elektro baldaŭ mankos en Belgio!

« Lavu per malvarma akvo ! Varmigu ĉion samtempe en la sama kuirilo ! » :  jen sloganoj videblaj de kelkaj tagoj en la belgaj metrostacioj kaj en la tuta lando.
La aŭtoritatoj ja instigas la belgojn limigi sian konsumadon de elektro. Antaŭ pluraj monatoj haltis 3 el la 7 reaktoroj en la lando, ĉefe por kontroloj kaj riparoj. Tial la belga registaro prognozas elektrajn malprovizojn dum la venonta vintro.
Kaze de tro granda konsumado, oni suferos diskonektojn dum pluraj horoj tage. Komercistoj kaj kelkaj loĝantoj jam provizas sin per kandeloj kaj memstaraj generatoroj.
Kial elektra malprovizo okazus en tiel evoluinta lando, kiel Belgio? Pluraj kaŭzoj klarigas la aferon : unue, preskaŭ la duono de la atomcentraloj ne plu funkcias pro la aktuala teknika vartado; due, baldaŭ (venontan februaron) fermiĝos alia centralo pro antaŭa planado (2003) de la belga registaro limigi la nukle-devenan produktadon de elektro. Plie, dum la dek pasintaj jaroj de politika malstabilo mankis la gravaj investoj por disvastigi alternativajn energi-produkteblojn.
« Oni facile muntas ventturbinojn aŭ sunpanelojn, male la konstruado de novaj elektraj linioj postulas longan tempon. La registaro ne sufiĉe preparis la ontajn produktado-rimedojn », diras fakinstruisto pri elektro el la brusela politeknika lernejo.
Tio elmontras, ke nuntempe oni ne facile malhavu atomdevenan produktadon de elektro. Ĉu tio signifas rezignon pri la malmultigo de la atomcentraloj? » Eble oni starigos kelkajn novgeneraciajn atomcentralojn, se ilia teknologio nepre kongruas kun sekureco kaj mediprotektado », konfidas la ministro pri energio.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Redaktis Didje, laŭ sonraporto el RTL, 18-an de novembro 2014.

Mara vermo, surogato de homa sango

Mara vermo, surogato de homa sango.

Por kompensi la nesufiĉan provizon de homa sango, firmao en Bretonio planas produkti hemoglobinon per maraj vermoj.

Ĝenerale troviĝas mara vermo sub la etaj turntordiĝantaj sablaj spagetoj videblaj sur plaĝo. Tiu vermo enhavas larĝan kvanton da hemoglobino, sentipa, do taŭga por ĉiuj homaj sangotipoj.

La firmao, Hemarina, fondita de iama esploristo de CNRS*, starigis procedon por rikolti tiun hemoglobinon, ankaŭ ruĝan. Por kolekti konvenan kvanton, ĝi intencas bredi 30 tunojn da vermoj, en larĝega akvujo, sur sabla tavolo, en mara farmo proksime de Noimoutier.

Unuatempe, la molekulo probable helpos konservi greftaĵojn el organdonacoj. Necesas agi rapidege : greftaĵoj sufokiĝas post nur kelkaj horoj. Ilin konservi en elverma hemoglobino ebligus oksigeni ilin pli longe.

Hemarina deziras komenci la unuajn klinikajn provojn antaŭ la jarfino. Ĝi kunlaboras ankaŭ kun la usona armeo por fari transfuzojn okaze de urĝega kirurgio. Provoj jam estas faritaj ĉe ratoj kaj porkoj, kies tutan sangon oni sukcesis anstataŭi per tiu de la vermoj. Tute taŭgas.

La firmao jam registris 28 patentojn. Ĝi nur atendas permeson de la Ministerio pri Industrio por ekbredi la vermojn. La ministerio iomete kontraŭstaras, ĉar maltrankviligas ĝin la 30 tunoj da vermoj samloke : kio vere okazos?

La sukceso de la projekto plej gravas : tra la mondo, ĉiujare mankas cent milionoj da litroj da sango por transfuzoj.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

*CNRS : nacia scienca esplorada centrejo, en francio.

Fonto : RTL – 7 APRILO

Aprila fiŝo

« Aprila fiŝo » estas ŝerco, blago, celanta amikojn kaj konatojn en la unua tago de aprilo.
La « fiŝoj » ankaŭ aperas en la amaskomunikiloj, jen en radioelsendoj, jen en televidaj aŭ paperaj ĵurnaloj.

Infanoj kutimas alkroĉi paperfiŝon al la vestoj de siaj viktimoj, kiujn ili deziras primoki. « Aprila Fiŝo! » : tion ankaŭ ekkrias la viktimo, malkovranta la ŝercon.

Tiu tradicio originus el Francio, en la jaro 1564. La jaro tiam komenciĝis la 1-an de Aprilo, kaj oni kutimis interŝangi donacojn en tiu tago. Sed la reĝo, Karlo la Naŭa, decidis, ke la postaj jaroj komenciĝos la 1-an de Januaro, tio estas je la ekplilongiĝo de la taga lumdaŭro anstataŭ je la komenco de la printempa sezono. Sekve, kelkaj homoj ŝajne ne tuj alkutimiĝis aŭ eĉ ne sciis pri la afero : tial oni donacis al ili, primokante,  plejofte ridindajn « novjarajn » donacojn, en la 1-a de aprilo.
Oni plejmulte donacis manĝaĵon, plejofte fiŝajon, ĉar la 1-a de aprilo kongruis kun la fino de Karesmo, fasta religia periodo, kiam Kristanoj ne rajtas manĝi viandon. Tiel naskiĝis la ŝerca « aprila fiŝo », la tago de la frenezuloj, kiuj ne akceptas realecon aŭ vidas ĝin tute alia.
Alia klarigo proponiĝas : fiŝkaptado estis malpermesita ekde la 1-a de aprilo, por favori la naskperiodon de la fiŝoj. Oni ekkutimis kaŝ-alkroĉi haringon ĉe la larĝaj vestoj de la fiŝkaptistoj, kaj poste de aliaj homoj. Ju pli la viktimo ne konsciis la ŝercon, des pli la fiŝajo gluemis kaj odoraĉis.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Laŭ artikolo el Wikipedia, titolita « Poisson d’avril ».