Archives pour la catégorie Sciencoj

Inko el bova sango

Franca entrepreno inventas inkon el bova sango.

La franca entrepreno Doublet inventis inkon el bova sango kaj projektas utiligi ĝin ekde 2016 por siaj produktaĵoj kiel magistrataj skarpoj aŭ standardoj. La patento baldaŭ registriĝos.

« Kiam la cifereca presado ekuziĝis, antaŭ 15 jaroj, Doublet opiniis ĝin tro malsimpla », klarigas Ludivine Dumont-Meunier (LDM), la esplorestrino de la firmao. « Tiam ni ekrigardis tion, kio okazas en la naturo. Kompreneble la kameleono tuj inspiris niajn esploristojn : tiu besto lerte kapablas mem ŝanĝi sian haŭtkoloron. La unuajn patentojn ni registrigis en 2005. Ni malkovris, ke oni povas krei la kvar bazajn kolorojn (cejana bluo, fuksino (magenta ruĝo), flavo kaj nigro) el bovida sango, aldoninte la taŭgajn kemiaĵojn.

Pluas la esplorado pri la elbovsanga inko. Ni sukcesis laŭvole aperigi kaj malaperigi la kolorojn sur teksaĵo per ultraviola partikla radiado. Tiel oni povus uzi ununuran bazon plurmaniere. Ĉar necesus troa laboro por industria apliko, tiun projekton ni flankenlasis, favorante simplan kolorpresadon.

Nun ni kapablas uzi elbovsangajn inkojn anstataŭ la tradiciajn por ĉiuj niaj produktoj, ĉu teksaj ĉu plastaj. Nur mankas la firmao povanta produkti ilin po grandege. Prezentiĝas multaj avantaĝoj, inter ili la malmultekosta krudmaterialo. Ni uzas bovidan sangon, kutime forĵetendan. En la buĉejoj ĝi fariĝas rubaĵo. Plie oni konsumas malpli da energio dum la presado ĉar 100-celsigrada temperaturo sufiĉas por fiksi tiun inkon, kompare kun la necesaj 210-celsigradoj por ordinara inko.

Doublet disponas kaj la teknikon kaj la maŝinojn. Nun la ĉefa demando merkat-rilate estas, ĉu la ink-deveno ne ŝokos la klientojn? La uzo de bovsango ne estas malmorala, temas fakte pri rubaĵo », rimarkigas LDM. « Bonas por la mediprotektado, kaj ankaŭ monŝparigas. Ne multekosta natura produkto, tio ja maloftas ! »

Doublet enkalkulas 140 laborantojn en sia sidejo, 300 mondskale. La firmao famas ĉefe pro siaj produktitaj standardoj, sed tiuj konsistigas nur parton el la produktaĵoj. La firmao fakas en la produktado de ĉiaj pri-eventaj afiŝiloj kiel tendoj, reklam-mebloj, protektiloj ktp.

Mirigas, ke tiu entrepreno inventas pres-kampe. Ĝia elbovsanga inko êc ĵus ricevis premion pri teksa ennovaĵo favore al industrio.

Laŭ la diro de LDM, la celo ne estas vendi sed kundividi la patenton, por ke ĝi konservu la originan nomon Doublet. Tiu unuaranga firmao siakampe en Eŭropo tiel daŭre brilos tra la tuta mondo.

Doublet ankaŭ regule partoprenas mediprotektajn projektojn lige al sia aktiveco. En 2014, ĝi premiere ekuzis « C’urban », novan recikligitan betonon kuninventitan de SITA, Neo-eco kaj École des mines de Douai, por siaj produktoj.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Tradukis Didje – Fonto : La Voix du Nord – 12-an de aprilo 2015

Mara vermo, surogato de homa sango

Mara vermo, surogato de homa sango.

Por kompensi la nesufiĉan provizon de homa sango, firmao en Bretonio planas produkti hemoglobinon per maraj vermoj.

Ĝenerale troviĝas mara vermo sub la etaj turntordiĝantaj sablaj spagetoj videblaj sur plaĝo. Tiu vermo enhavas larĝan kvanton da hemoglobino, sentipa, do taŭga por ĉiuj homaj sangotipoj.

La firmao, Hemarina, fondita de iama esploristo de CNRS*, starigis procedon por rikolti tiun hemoglobinon, ankaŭ ruĝan. Por kolekti konvenan kvanton, ĝi intencas bredi 30 tunojn da vermoj, en larĝega akvujo, sur sabla tavolo, en mara farmo proksime de Noimoutier.

Unuatempe, la molekulo probable helpos konservi greftaĵojn el organdonacoj. Necesas agi rapidege : greftaĵoj sufokiĝas post nur kelkaj horoj. Ilin konservi en elverma hemoglobino ebligus oksigeni ilin pli longe.

Hemarina deziras komenci la unuajn klinikajn provojn antaŭ la jarfino. Ĝi kunlaboras ankaŭ kun la usona armeo por fari transfuzojn okaze de urĝega kirurgio. Provoj jam estas faritaj ĉe ratoj kaj porkoj, kies tutan sangon oni sukcesis anstataŭi per tiu de la vermoj. Tute taŭgas.

La firmao jam registris 28 patentojn. Ĝi nur atendas permeson de la Ministerio pri Industrio por ekbredi la vermojn. La ministerio iomete kontraŭstaras, ĉar maltrankviligas ĝin la 30 tunoj da vermoj samloke : kio vere okazos?

La sukceso de la projekto plej gravas : tra la mondo, ĉiujare mankas cent milionoj da litroj da sango por transfuzoj.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

*CNRS : nacia scienca esplorada centrejo, en francio.

Fonto : RTL – 7 APRILO

Vestoj malakrigantaj la jukojn

Vestoj por mildigi haŭtajn malsanojn.

Franca entreprenestrino baldaŭ lanĉos « sanecajn vestaĵojn », kiuj malakrigas la simptomojn de haŭtaj malsanoj, kiel psoriazo kaj ekzemo.

Estas konate, ke arĝento havas kontraŭbakterian kaj kontraŭinflaman efikojn. Tial oni uzas ĝin por cikatrigantaj pansaĵoj.

Subvestoj kaj piĵamoj el arĝentaj fadenoj probable malakrigus la simptomojn de haŭtaj malsanoj, kaj tiel oni pliprofite dormus. Post plua esplorado super arĝentaj teksaĵoj, la ideo ŝajne validas : unue, post lavadoj, la arĝenteco de la fadenoj bonege konserviĝas ; due, testinte la vestojn kun arĝentaj fadenoj, haŭtmalsanuloj rimarkis plimildiĝon de siaj jukoj.

La nacia saneca institucio (ANSM) postulis klinikan provon. Sekve, eskperimentado ĉe trideko da personoj pruvis, ke arĝento de la vesto enigas nek sangon, nek urinon.

La entreprenestrino dezirus surmerkatigi la vestojn ĉe apotekoj kaj similaj. Se oni konsiderus ilin kuraciloj, ties aĉetantoj eble ricevus partan repagon de la san-institucio…ĉar la vestoj, memkompreneble, multekostas : kalkulu proksimume 120 eŭrojn por adolta piĵamo, 100 eŭrojn por infana piĵamo. La arĝenteca vestaĵo ne estas mirakla kuracilo : ĝi uzeblas kiel komplemento al la kutimaj kuracadoj. Tamen ĝi pli efikas ol pomada ŝmirado trifojojn tage.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Laŭ artikolo el « La Voix du Nord » – 11 JAN. 2014

Nova dinosaŭra specio

Nova dinosaŭra specio eltrovita en Portugalio.

Nova dinosaŭra specio, nomata Torvosaurus gurneyi, estas eltrovita en Portugalio, laŭ usona publikaĵo en la 5-a de marto 2014. Ĝisfunda studo pri ĝiaj ostoj montris, ke oni ankoraŭ ne registris tian specimenon. Temas verŝajne pri la plej granda dinosaŭro vivinta en Eŭropo, antaŭ 150 milionoj da jaroj.

La fosiliaj ostoj de tiu karnomanĝulo, kiu estis 10 metrojn longa kaj pezis 4-5 tunojn, estis eltrovitaj norde de Lisbono. Unue pripensintaj pri specio el Norda Ameriko, t.n. Torvosaurus tanneri, la fakuloj analizis tibion, la supran makzelon, dentojn kaj erojn de la vostaj vertebroj, kaj fine konkludis, ke fakte temas pri nova specio, kiun ili nomis Torvosaurus gurneyi.

« Tiu dinosaŭro havis tranĉegajn dentojn, ĝis 10 centimetroj longaj, kio montras ke ĝi estis supre de la nutroĉeno, en la ibera duoninsulo, antaŭ proksimume 150 milionoj da jaroj », precizigas en la usona scienca revuo PLOS ONE la publikigintoj, Christophe Hendrickx kaj Octavio Mateus de la « Universidade Nova »  kaj de la Muzeo « da Lourinhã », Lisbono.

La nombro de la dentoj, la aspekto kaj la mezuro de la faŭko, ebligas distingi inter la eŭropanaj torvosaŭroj kaj tiuj nord-amerikanaj. La amerikana havas 11 dentojn kaj ankoraŭ pli ĉe la supra makzelo, la eŭropana havas malpli ol 11 dentojn.

« Ĝi ne estas la plej granda predanto el la dinosaŭroj konataj », aldiras Christophe Hendrickx, elnomante  la tiranosaŭron, la karĥarodontosaŭron kaj la giganotosaŭron, kiuj estis la plej imponaj karnomanĝuloj dum kretaceo, periodo disvolviĝanta de antaŭ 145.5 milionoj ĝis antaŭ 65.5 milionoj da jaroj, kiam malaperis la dinosaŭroj.

Kun kranio longa je 1.15 metro, Torvosaurus gurneyi estis siatempe unu el la plej grandaj surteraj karnomanĝuloj, kaj vigla predanto, kiu ĉasis aliajn grandajn dinosaŭrojn, tion atestas ĝiaj 10 centimetraj akraj dentoj. Aliaj fosiliaĵoj de tre similaj dinosaŭroj pensigas, ke verŝajne tiun predanton kovris lanugo, tio nomata « protoplumaro ».

Fosiliaj embrioj de Torvodinosaŭroj, antaŭ nelonge elfositaj en Portugalio, ankaŭ estas registritaj kiel anoj de tiu nova specio de Torvosaŭro.

Fonto : RTL – AFP – 6 Marto 2014

Invadema vermo minacas biodiversecon

Invadema vermo endanĝerigas helikojn.

Oni identigis novan specion de plata vermo en Caen, en la okcidenta parto de Francio. En Eŭropo ĝis nun oni ne konis tiun senvertebrulon, kies apero ne ĝojigas. Se ĝi multnombriĝos kaj en la naturo disvastiĝos, ĝi probable atakos helikojn. Tiel avertis Jean-Lou Justine, de la Muzeo pri Natura Historio en Parizo, kaj tiu novaĵo verŝajne afliktegos la frandemulojn pri tiu tipe franca manĝaĵo.
Estas pruvite, kie prosperas la vermo, tie forpasos la helikoj. Sed plej grave, ĝi ne nur formanĝos la helikojn, ĝi poste manĝos ĉiajn molaĵojn troveblajn surgrunde, kiel la tervermojn.

La specialistoj pri plataj vermoj, identigis klare, kaj unuafoje sur la eŭropa kontinento, Nov-Gvinean specion. Oni eltrovis ok tiajn specimenojn en forcejo de la Plantĝardeno de Caen. Tutplata, tiu vermo estas 5 centimetrojn longa kaj 5 milimetrojn larĝa. Ĝia dorso estas olive nigra, kun, en la mezo, hela strio samkolora kiel ĝia ventro.

Ĝi estas minaco kontraŭ la biodiverseco.

Urĝas, laŭ la sciencistoj, kiuj publikigis sian malkovron la 4-an de marto 2014 en la biologia revuo PeerJ. La besto minacas biodiversecon kaj ĝia disvastiĝo kaŭzus katastrofon. Norde de la britaj insuloj jam okazis tia invado far alia tipo de plata vermo, Arthurdendyus triangulatus, Novzelando-devena. Laŭ fakuloj, ĝi kulpas pri la drasta malkreskiĝo de la nombro de la tervermoj, kun ebla rezultato kiel malpli fruktodona tero. Feliĉe, la besto ne eltenas varmon. Tial ĝia invadkapablo limiĝas.

Sed estas tute alia afero rilate al Platydemus manokwari, trovebla ĝis nun nur en la hindia-pacifika regiono. Ŝajnas, ke ĝi estas el montara specio, kutime vivanta en la alpaj kaj subalpaj regionoj, en la milde freŝaj kaj varmaj zonoj, kaj ĝis ankaŭ en la tropikaj klimatoj. Tial ĝi kapablas preskaŭ ĉie prosperi en la suda parto de Eŭropo, klarigas J.L. Justine. Li ankaŭ notigas, ke ĝi estas el unu el la 100 plej invademaj ekzotaj specioj tra la mondo.

Kio des pli ĉagrenas, oni foje plenvole venigis la beston. La vermo, kies frandemon al helikoj oni ja konas, estis uzota kiel natura aganto por malhelpi la disvastiĝon de tiam damaĝeganta molusko. Elturniĝema, Platydemus manokwari eĉ scipovus sekvi la postlasaĵojn de la helikoj, surgrimpi arbojn por eltrovi siajn predojn, kaj plej mirige, ariĝi por kunatakoj.
La sciencistoj maltrankviliĝas : ĝi jam grave damaĝis la biodiversecon de la lokaj helikaroj en la pacifika regiono.

Nenio haltigos ĝin.

La vermo mem iras malrapidege. Tamen sufiĉas transloki florpoton, en kiu ĝi troviĝas, por ke ĝi rapidege disvastiĝu, diras J.L. Justine, ekklarigante kiel la vermo venis en niajn ĝardenojn. Vera kaŭzo de tiaj invadoj estas la tutmondiĝo, tio estas la senbrida transportado de varoj, kun netaŭgaj kontroloj, de unu ekstremo de la planedo ĝis la alia.

Fremdajn platajn vermojn, precipe speciojn el la suda hemisfero, oni malkovris jam en 13 eŭropaj landoj. Britio, pro siaj historiaj ligoj kun Aŭstralio kaj Nov-Zelando, nombras almenaŭ dekduon da ili. La uloj de lokaj eŭrop-devenaj specioj estas ege malpli grandaj ol la importitaj : 1 ĝis 2 centimetrojn longaj kun diametro 1 milimetran. Oni plej ofte ne rimarkas ilin, ili emas nutri sin el kadavroj.

Pri Francio, J.L. Justine ankaŭ enlistigas 6 aliajn invademajn speciojn, ekster Platydemus manokwari. La plej disvastiĝinta, nomata « bruna-plata », avide manĝas tervermojn. La priskribo de la fakulo pri ĝi ne trankviligas : ĝi loĝas en pli ol 20 departementoj. Ni ne kapablos malhelpi ĝian disvastiĝon. Ĝi probable fariĝos plej serioza problemo »

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Verkis Didje, laŭ artikolo el « Le Nouvel Observateur », 4 Marto 2014.