Archives mensuelles : Januaro 2014

Kontaktolensoj por diabet-suferantoj

Guglo surmerkatigos kontaktolensojn por diabet-suferantoj
Guglo* anoncis, ke ĝi estas preparanta kontakto-lensojn kapablajn helpi diabet-suferantojn por kontroli sian sukerprocenton.
Oni ne povas kontraŭstari progreson. La skipo de la Gugla-laboratorio, fama pro siaj laboroj pri neordinaraj projektoj, nun interesiĝas pri kontaktolensoj. Tiuj, kiujn ili intencas produkti, kapablus helpi diabet-suferantojn kontroli sian sukerprocenton.
« Ni estas testantaj inteligentajn lensojn, celantajn mezuri la glukozprocenton en la larmoj », klarigis la du iniciatintoj de la projekto, Brian Otis kaj Babak Parviz, en bloga publikaĵo.
Mikrosensilo en la lenso
« Tiuj lensoj enhavas elektronikan blaton kaj miniaturigitan glukozsensilon, kunpremitajn inter du tavoloj el materialoj uzataj por fabriki kontaktolensojn », ili aldiris. Iliadire, oni jam klinike testadis tiun evoluiĝontan projekton, kaj oni nun pridiskutas ĝin kun la FDA, la usona medikament-agentejo. Tiuj lens-prototipoj kapablas ĉiusekunde mezuri la glukozprocenton en la larmoj.
La sciencistoj pripensas la eblecon produkti en ili lumsignalojn, kiuj sciigus al la uzantoj la preterpason de difinitaj glukozprocentoj. « Ni ĉiam proklamis, ke ni emas pritrakti plej strang-aspektajn projektojn », ankoraŭ aldonis B.O. kaj B.P. « Dum la Internacia Federacio pri Diabeto estis deklaranta, ke la mondo perdas la batalon kontraŭ diabeton, ni opiniis tiun projekton disvolvinda », ili konkludis.

*Guglo : Google
Fonto : RTL – AFP – 17 Jan. 2014

Geedzaj diskutoj

HUMURAĴ0J, kompreneble !
- Brul-odoras ! Ĉu vi estas kuiranta pladon aŭ gladanta ?
- Se mi mortus, ĉu vi ploregus ? – Vi ja scias, ke mi ploras pro nenio !
- Kion vi faros nun, ĵus emeritiĝinta ? – Esploristo ! mi serĉos miajn okulvitrojn, apogbastonon, falsdentaron, ŝlosilaron…
- Ĉu vi denove ekdormos ? – Vi ja scias, mi tute ne eltenas resti senokupa!
- Mi abomenas la virinojn, kiuj amoras la unuan vesperon. – Mi ankaŭ ! oni devas pacienci ĝis la vespero!
- La kvaran fojon vi revenas hejmen malfrue ĉisemajne…Kion mi konkludu ? – Ke hodiaŭ estas ĵaŭdo, mia kara !
- Ni nun perfekte seksakordas : hieraŭ vespere, ni havis kapdoloron samtempe!
- Mi neniam pardonos al vi pro la trompo ! – Sed kara mia, unufoja trompo ne estas trompo, estas komparo !
- Jen, la rostaĵo tutbrulis ! mi ja petis al vi rigardi la horloĝon ! – Tion mi ja faris ! mi eĉ povas precizigi, ke ĝi ekbrulis je la 7-a kaj 47!
- Dum dekjara kunvivado, vi neniam aĉetis ion al mi! – Kial ? Ĉu vi havis ion por vendi?

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Mortpafita en kinejo pro elsendo de SMS

En Usono : viro mortpafita en kinejo pro sia sendado de tekstmesaĝoj.

Emerito mortigis viron en kinejo, en Florido, Usono, post disputo rilate la sendon de somosoj (poŝtelefonaj tekstmesaĝoj) far la viktimo.
Emerita membro de la Tampa polico estas kulpigita, mardon la 14-an de januaro, pri ne-antaŭplanita murdo, pafmortiginte lundon vespere en florida kinejo 43-jarulon, al kiu li riproĉis la sendadon de somosoj dum la filmprojekciado.

Mortpafita pro alĵeto de pufmaizo kaj sendado de somosoj
Laŭ ĉeestantoj, ambaŭ viroj ekkverelis, ĉar la viktimo uzis sian telefonon kaj sendis somosojn dum projekciado de la lasta filmo de Mark Wahlberg, Sango kaj Larmoj. La viktimo estus ankaŭ ĵetinta pufmaizon al CR, kiu poste kugle trafis lin en la bruston.
RE, la advokato de CR, emerito 71-jara, raportis ĉe la NBC-a kanalo, ke li petis kaŭcian liberigon de sia kliento al la juĝistino, konsiderante ke la akuzato kontentige servadis en la Tampa policgrupo, kaj ke li estas sekurecestro de distroparko. Dum sia tuta vivo li protektis la homojn kontraŭ la krimuloj. Li ne estas danĝero por la loĝantoj, konkludis RE. La juĝistino tamen rifuzis liberigi la akuzaton. Florido estas la usona ŝtato, kiu enkalkulas la plej grandan nombron de armiloj cirkulantaj : pli ol unu miliono da personoj leĝe rajtas kunporti armilon.

Fonto : artikolo publikigita la 15-an de januaro 2014, ĉe RTL.fr

Senminigado en Sangatte

Senminigado en Sangatte : la kvin Rommel-aj fostoj detruitaj, la ĉirkaŭaĵo denove alirebla
La senminigado en Sangatte*, planita post la malkovro de kvin Rommel-aj fostoj kaj unu obuso meznovembre sur la plaĝo de Sangatte, okazis mardon en favoraj kondiĉoj. Tagmeze, la kvin militiloj estis veturigitaj traktore al la detruejo, situanta 2 kilometrojn for de la descendejo*, kie ili estis detruitaj de mararmeaj plonĝistoj je la dua kaj 2 minutoj posttagmeze. Je la tria kaj duono, pli frue ol konjektite, oni denove permesis la preterpason.
Matene, ĉirkaŭ la naŭa kaj duono, la 135 homoj loĝantaj proksime estis senincidente evakuitaj. La ceteraj, aŭ ili jam foriris, aŭ ili enfermiĝis hejme. La aŭtoritatoj tamen devis kontraŭstari dum 10 minutoj la malvolemon de 70-jarulo, kiu rifuzis forlasi sian domon, situantan proksime de la plaĝo kaj precipe de la bomboj datiĝantaj de la Dua Mondmilito. Finfine la urbestro kaj la kapitano, membro de la grupo de la mararmeaj senminigistoj kaj plonĝistoj, konvinkis lin. La sangatt-ano* kaj lia edzino forlasis sian domon.
Pro la eventuala danĝereco de la misio, la pretertrafikon oni malpermesis de la oka matene ĝis la kvina vespere. La urbo estis silentega. La loĝantoj zorge fermis la ŝutrojn kaj malfermis la fenestrojn, kiel rekomendite. 12 ĝendarmoj, 31 policanoj kaj 6 natur-gardistoj de Eden62 postenis ĉirkaŭ la danĝera zono.
La helikoptero de la Civila Protektado flugas super la zono ; la ĝendarmoj dume postenas en la urboj Escalles kaj Peuplingues. La kalezaj policanoj respektigas la malpermeson tracirkuli la urbon.
La eden62-gardistoj ankaŭ baras la marŝpadojn. La ĉambrego Boulart, rekviziciita por la akceptado de la evakuitaj loĝantoj, finfine fermiĝis pro tro malmultaj ĉeestantoj.
Tuj post la deka, unuan 600-kilograman blokon oni traktore veturigis al la bomb-detruejo, kuŝanta du kilometrojn for de la descendejo de Sangatte, kie loĝanto malkovris la eksplodaĵojn komence de novembro. La kvar ceteraj blokoj estis translokigitaj de la senminigista kvinopo ĝis la sekura zono, tio estas izola plaĝo. La senminigistoj poste rajtis disŝiri la Rommel-ajn fostoj per eksplodaĵoj, por eltiri ties municioj. Estas la plej delikata parto por la senminigistoj, klarigis la kapitano. Post identigo de la municioj, ili estas 270 milimetraj obusoj (kiuj pezas inter 70 kaj 80 kilogramojn), oni enterigis ilin kaj eksplode detruis ilin. La pecoj kaj aliaj ruboj kolektitaj, oni purigis la zonon, registritan kiel natura2000-protektita zono.
Tuj post la malfermo de la zono, ĉirkaŭ la tria kaj duono posttagmeze, la 135 evakuitaj loĝantoj rehejmeniĝis. La policanoj plu prigardis la zonon ĝis la kvina.

*Sangatte : marborda urbeto, tuj proksima de Kalezo (Calais), en la norda parto de Francio.
*descendejo :  (franclingve :  descenderie) : surplaĝa betona deklivo, enirejo de malnova submara galerio, la unua provo de submara tunelo al Britio (1878).
*sangatt-ano = loĝanto de la urbo Sangatte
Fonto : La Voix du Nord – 10 Dec. 2013

Migrantoj en cisternokamiono

En Kokelo : dekses migrantoj malkovritaj en cisternokamiono.
Oni malkovris dekses migrantojn merkredon matene en cisternokamiono, proksime de benzinstacio en Kokelo*. La kamionstiristo, el Rumanio, tranoktis en Kokelo, apud la areo Eŭrokaba*. Li estis veturiganta plastaĵajn globetojn el la nederlanda firmao Broekema, kaj estis trafinta Brition ĉimerkrede. Li klarigas, ke matene kun kolego li inspektis la kamionon por kontroli, ĉu ne enŝoviĝis migranto dum la nokto. » Ni nepre kontrolas », li asertis. Kontrolante ĉimerkrede matene, li konstatis, ke ŝnurego estas tranĉita ĉe la postaĵo de la ŝarĝaŭto. La stiristo tuj informis deĵoranton de la kokela benzinstacio. « Li sciigis min, pri enesto de migrantoj en sia kamiono, tial mi tuj telefonis la policon », tiu-ĉi klarigis.
La dekses migrantoj, ĉiuj plenaĝaj viroj, fartis bone. Tial la kalezaj fajrobrigadanoj, rapide senditaj surloken, tuj reiris. Male la policanoj restis surloke longatempe, atendantaj siajn kolegojn de la Landlima Polico por transdoni al ili la aferon. Finfine la landlima polico ne intervenis kaj ĉiuj migrantoj estis liberigitaj, tion sciigis la prefekturba magistrato merkredon posttagmeze.
Laŭ la benzinstacia deĵoranto, tia malkovro nun okazas ĉiun duan semajnon, « jen en Eŭrokabo, jen en la industria areo de la Dunoj. Antaŭ kelkaj tempoj, oni malkovris rifuĝintoj en ĉokoladkuvego », li diris. Tio estas problemo por la stiristoj, ĉar se oni malkovras, ke ili veturigas migrantojn, ili nepre devos redoni sian stir-licencon kaj ankaŭ pagi altan monpunon.

*Kokelo = Coquelles, franca urbo, apud Calais.
*Eŭrokaba areo : Zone Eurocap
Fonto : La Voix Du Nord – 4 Dec. 2013