Fuĝu ! Concertadas MOZART en la stacidomo !

Ĉe la stacidomo de Rennes, Bretonio, oni laŭte kaj senhalte ludas klasikan muzikon. Ĉu por klerigi kaj trankviligi la vojaĝantojn ? Tute ne !

Jam de tri monatoj sur la placo de la stacidomo laŭtege audiĝas MOZARTa muziko por… forpeli la marĝenulojn, tion konfesas dungita gardisto de la fervoja kompanio. La ĝenuloj, ili ne longe eltenas aŭdi laŭtan senĉesan klasikan muzikon ! Ili ne plu restadas sur la placo kaj tiel ne plu ĝenas la klientojn. La polemikveka iniciato fontas el jamaj sukcesaj tiaj eksperimentoj en Kanado kaj Svislando.

Laŭ artikolo de Miguel Medina – AFP – 9 junio 2017.

NDLR : Aldonindas, ke en kelkaj stacidomoj oni jam instalis benkojn, sur kiuj ne eblas kuŝiĝi : tiel oni efike forpelas la senhejmulojn, kiuj nur deziras ripozi aŭ trovi portempan ŝirmejon kontraŭ la malvarmo.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

MI NE IROS !

Vidate hodiaŭ en fama kalendaro pri E-aj aranĝoj :

Studsemajnfino en Stevensbeek, Nederlando. Esperantaj ursoj en diversaj niveloj.

Jen timigega aranĝo, ĉu ne ?!

kursoj

 

 

 

BELGIO : TRI-KILOMETRA SUBTERA BIERDUKTO !

En 2014 la bierfaristo De Halve Maan en la urbo Bruges (Belgio) obtenis la permeson konstrui subteran dukton por bier-provizi enboteligejon ekster la urbocentro. Tiu dukto tre baldaŭ uzeblos.
La bierfarejo troviĝas de 1856 en la historia kvartalo de la urbo. Ĉirkaŭ 100 mil turistoj vizitas ĝin jare, tial la bierfarejo evidente ne translokiĝus.
Veturigi bieron ĝis la enboteligejo situanta de 2010 en industria zono ekster la urbo tamen okazigas maloportunaĵojn : 500 kamionoj devas iri laŭ la mallarĝaj stratoj de la malnova urbo.
La mezepoka urbocentro estas konsiderata de Unesko kiel monda heredaĵo. La magistrato ege domaĝas la pavimerojn kaj prevente deziras limigi la trafikon. Tial la dukto realiĝis, ne pro ekonomia sed ja pro mediprotekta kialo.
Tiu bierdukto estas unikaĵo en Belgio, kaj eĉ en la mondo ! Ĝi estas 3.2 kilometrojn longa kaj povos konduki 4 mil litrojn da biero hore de la farejo al la enboteligejo. La konstruado kostis 4 milionojn da eŭroj, plejparte financitaj de De Halve Maan. La vorkoj baldaŭ finiĝos, ekde Septembro biero alfluos !

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Redaktis Didje, laŭ artikolo el LA VOIX DU NORD publikigita la 9-an de Junio 2016

Scivolema fripono

Baldaŭ oni juĝos sesdek-jaran scivoleman friponon, arestitan en butiko, dum li filmis sub la jupo de virino.  La enketo montris, ke li faras tion per fiksita spionkamerao sur lia ŝuo.
Policanino, tiam ne deĵoranta, rimarkis lian fian manion : ŝi vidis lin filmantan sub la jupo de virino. Post la aresto kaj la traserĉado en lia hejmo, la policistoj konfiskis kameraojn kaj komputikan ekipaĵon.
Li konfesis sian manion filmi en butikoj, ĉe proksimuloj kaj eĉ en maljunulejo. La policanoj identigis 12 viktimojn, havantajn inter 21 kaj 69 jarojn. La raportisto ne klarigas, kiel la policanoj rekonis la viktimojn !

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Laŭ artikolo aperinta en La Voix du Nord, la 3-an de junio 2016

Elfromaĝa elektro

Proksime de Albertville (Albervil’) en Francio, uzino uzas la selakton* de 600 fromaĝistoj por produkti elektron.

Kiam oni produktas fromaĝon, postrestas likva parto, la selakto (laktosero). Kutime per ĝi oni nutris la porkojn. Sed porkoj ne plu brediĝas en la Savoja montaro. Ankoraŭ antaŭ nelonge, oni transportis la selakton al malproksima fabriko de nutraĵ-suplementoj. Sed la transportado multe kostas kaj poluadas. Tial oni konstruis gas-fabrikon. En ĝi transformiĝas la selakto, kvazaŭ en bov-stomako. La selakto entenas bakteriojn, kiuj fermentante produktas gason. La gaso poste fariĝas elektro vendota al la nacia elektra kompanio. La uzino pritraktas po cent mil litroj da selakto tage, sufiĉe por la elektro-provizo al mil kvincent familioj.
Aliregionaj fromaĝistoj interesiĝas pri tiu reciklado kaj ĝia kuna enspezo. Fakte unuaj elpensis la recikladon la monaĥoj el la abatejo de Tamié (Tamje), Savojo. Ili produktas fromaĝon ekde la 12-a jarcento kaj decidis moderniĝi. Nun de 10 jaroj ili uzas la selakton por hejti sian monaĥejon.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Redaktis Didje, laŭ artikolo el RTL, aperinta la 5-an de Januaro 2016

*selakto = laktosero = verdeta acideta likvo, restanta el la lakto post apartigo de kremo kaj kazeo (laŭ PIV)

Heroa knabo

Kvinjarulo biciklas en la nokto por savi sian patron.
La patro povas fieri pri sia elturniĝema filo. Li spertis subitan koratakon, kaj tiam lia knabeto senhezite rajdis sian biciklon meze de la nokto direkte al la laborejo de la patrino por sciigi al ŝi pri la ege malsana patro.
Je 22.30 aŭtomobilisto renkontas sur kampara vojo la knabeton biciklantan. Tiu biciklas en malvarmega pluvo, piĵame vestita kun plaĝoŝuoj ĉe la piedoj. La infano anoncas : « mia patro mortis ». La aŭtomobilisto iom trankviligas la knabon kaj poste alvokas la ĝendarmejon. La infano kiel eble klarigas, ke li postlasis hejme sian svenintan patron, kaj ke li ekrajdis sian biciklon por averti lian patrinon dumnokte laborantan.
Dank’al la informoj de la knabo, la ĝendarmoj rapide kapablis trovi lian domon. La patron oni tuj kondukis al hospitalo kaj nun li fartas pli bone. La patrino opinias, ke la aŭtomobilisto savis siajn edzon kaj filon. La aŭtomobilisto siaflanke deklaris : « tiu knabo estas miriga. Li agis inteligentege ».

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Redaktis Didje, laŭ gazetara artikolo aperinta la 8-an de Januaro 2016.

NDLR : La knabo ja meritas laŭdojn. Tamen, ĉu ne estus pli konsilinde montri al la junaj infanoj, kiel uzi telefonon por voki savontojn ? Ĉio bone finiĝis, sed la knabo riskis propran vivon biciklante meze de la nokto kaj la patrino povus nun esti senfila vidvino.

Stumpo-recicklado

En Parizo, la magistrato avertis, ke la fumantoj ekde venonta septembro ricevos 68-eŭran monpunon pro siaj disĵetitaj cigaredstumpojn. La stumpoj poluas kaj la vidon kaj la kloak-akvon. Tial 500 funkciuloj sekvos la fumantojn.
La urbo estos baldaŭ provizita per tridek mil rubujoj kovritaj per stumpujo. Deko da restoracioj en la 9-a arondismento jam elprovas stumpo-skatolojn. Kiam la antaŭ-afrankita skatolo plenas, la restoraciestro sendas ĝin poŝte al TerraCycle, recikla entrepreno situanta en Mandes, urbo en la sud-okcidenta parto de Francio.
La kompoŝtigitaj tabako, cindroj kaj papero fariĝas sterkaĵo. Senpoluigita kaj traktita, la iam blanka celuloza filtrilo iĝos plastaĵo. La recikla entrepreno intencas pludisdoni skatolojn kaj projektas estonte produkti akvilojn kaj ĝardenan meblaron el la stumpoj. En Francio oni forĵetas proksimume 70 miliardoj da stumpoj ĉiujare : jen konsiderinda fonto por fari akvilojn !
Ĉar necesas 12 jaroj al stumpo por memfordetruiĝi en natura medio, ne estas stulte tuj kolekti kaj provi recikligi ilin.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Redaktis Didje, laŭ sonraporto el RTL, la 24-an de Aprilo 2015.

Grefto de reno el novnaskito al plenkreskulo

En Britio realiĝis grefto de reno el novnaskito al adolta malsanulo. La Brita SanServo ĵus konigis la eventon, okazintan jam antaŭ pluraj monatoj.
Jam de ĝia tria monato oni taksis la feton ne vivipova, ĉar ĝi ne ricevis cerbon. Ĝi havis ĝemelon kontentige kreskantan. La kuracistoj proponis al la gepatroj la aborton de la malfeliĉulo. La gepatroj tamen decidis naski la bebon, por ke ĝi fariĝu organ-donanto. Sekve, adolta malsanulo tuj ricevis la renon de la etulo.
Ĝis nun, la organojn de sencerbaj mortnaskitoj oni transdonis nur al infanoj, pro la mallarĝaj vaskuloj. Ĉifoje du malgrandaj renoj estis transplantitaj al adolta malsanulo. Dializoj foje necesas, dum la renoj ankoraŭ ne estas sufiĉe kreskintaj. Origine 6-centimetraj, ili fariĝos pligrandaj, ĝis 12-centimetraj.
Tamen maltrankviligas la ideo pri kuracila bebo : gepatroj nasku bebon, por ke ĝi siavice permesu la pluvivon de alia persono. La patro eĉ deklaras, ke lia infano mortis sed vivis heroe, kaj fierigas siajn gepatrojn. Siaflanke, la kuracisto opinias, ke temas pri malavara ago, provanta plej eble kompensi la misojn de la naturo.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Redaktis Didje, laŭ sonraporto el RTL la 24-an de aprilo 2015.

Inko el bova sango

Franca entrepreno inventas inkon el bova sango.

La franca entrepreno Doublet inventis inkon el bova sango kaj projektas utiligi ĝin ekde 2016 por siaj produktaĵoj kiel magistrataj skarpoj aŭ standardoj. La patento baldaŭ registriĝos.

« Kiam la cifereca presado ekuziĝis, antaŭ 15 jaroj, Doublet opiniis ĝin tro malsimpla », klarigas Ludivine Dumont-Meunier (LDM), la esplorestrino de la firmao. « Tiam ni ekrigardis tion, kio okazas en la naturo. Kompreneble la kameleono tuj inspiris niajn esploristojn : tiu besto lerte kapablas mem ŝanĝi sian haŭtkoloron. La unuajn patentojn ni registrigis en 2005. Ni malkovris, ke oni povas krei la kvar bazajn kolorojn (cejana bluo, fuksino (magenta ruĝo), flavo kaj nigro) el bovida sango, aldoninte la taŭgajn kemiaĵojn.

Pluas la esplorado pri la elbovsanga inko. Ni sukcesis laŭvole aperigi kaj malaperigi la kolorojn sur teksaĵo per ultraviola partikla radiado. Tiel oni povus uzi ununuran bazon plurmaniere. Ĉar necesus troa laboro por industria apliko, tiun projekton ni flankenlasis, favorante simplan kolorpresadon.

Nun ni kapablas uzi elbovsangajn inkojn anstataŭ la tradiciajn por ĉiuj niaj produktoj, ĉu teksaj ĉu plastaj. Nur mankas la firmao povanta produkti ilin po grandege. Prezentiĝas multaj avantaĝoj, inter ili la malmultekosta krudmaterialo. Ni uzas bovidan sangon, kutime forĵetendan. En la buĉejoj ĝi fariĝas rubaĵo. Plie oni konsumas malpli da energio dum la presado ĉar 100-celsigrada temperaturo sufiĉas por fiksi tiun inkon, kompare kun la necesaj 210-celsigradoj por ordinara inko.

Doublet disponas kaj la teknikon kaj la maŝinojn. Nun la ĉefa demando merkat-rilate estas, ĉu la ink-deveno ne ŝokos la klientojn? La uzo de bovsango ne estas malmorala, temas fakte pri rubaĵo », rimarkigas LDM. « Bonas por la mediprotektado, kaj ankaŭ monŝparigas. Ne multekosta natura produkto, tio ja maloftas ! »

Doublet enkalkulas 140 laborantojn en sia sidejo, 300 mondskale. La firmao famas ĉefe pro siaj produktitaj standardoj, sed tiuj konsistigas nur parton el la produktaĵoj. La firmao fakas en la produktado de ĉiaj pri-eventaj afiŝiloj kiel tendoj, reklam-mebloj, protektiloj ktp.

Mirigas, ke tiu entrepreno inventas pres-kampe. Ĝia elbovsanga inko êc ĵus ricevis premion pri teksa ennovaĵo favore al industrio.

Laŭ la diro de LDM, la celo ne estas vendi sed kundividi la patenton, por ke ĝi konservu la originan nomon Doublet. Tiu unuaranga firmao siakampe en Eŭropo tiel daŭre brilos tra la tuta mondo.

Doublet ankaŭ regule partoprenas mediprotektajn projektojn lige al sia aktiveco. En 2014, ĝi premiere ekuzis « C’urban », novan recikligitan betonon kuninventitan de SITA, Neo-eco kaj École des mines de Douai, por siaj produktoj.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Tradukis Didje – Fonto : La Voix du Nord – 12-an de aprilo 2015