Blua mielo

Abeloj produktas bluan mielon.

Tiu novaĵo publikiĝis gazetare, en la aŭtuno de 2012.

En Alzaco, franca regiono orienta, abelistoj ne kredis siajn okulojn! En la abelujoj, ili trovis mielon strangkoloran : ne flavan kiel kutime, sed brunan, verdan, eĉ bluan! Kio do okazis? Post enketo, oni malkovris la kialon : la abeloj ne provizis sin ĉe la floroj sur la kampoj ĉirkaŭaj, sed rekte en uzin-rubujo! Temas pri gasprodukta uzino : ĝi rikoltas nutraĵajn kaj aliajn industriajn organikajn forĵetindaĵojn por produkti metanon, biogason. La rubujo kuŝis ekstere kaj entenis, inter aliaj, bombonojn diverskolorajn, konatajn per la marko « M&M’s ». La mielo produktita prezentis la samajn kolorojn, kiel tiuj bombonoj! Por malhelpi la abelojn pluprovizi sin per tiuj sukeraĵoj, la rubujo estis translokigita en fermitan konstruaĵon. Sekve la abeloj denove vizitadis la florojn.
Pro ĝia aspekto kaj troa fluideco, la strangkoloran mielon ne eblas vendi. Ĝi ne estas bonkvalita, tamen ĝia gusto restas miela. Tiu okazaĵo perdigas monon por la abelistoj, sed la plej grava afero koncernas la abelujojn : pro tiu aĉa mielo, la abelreĝinoj ne kapablis naski idojn… jen maltrankviliga novaĵo por la pluvivo de la abelaroj.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.