Tiu blogo plejparte konsistas el miaj tradukoj de ĵurnalaj artikoloj.
Kial tradukaĵoj , kial ne propraj tekstoj ?
Traduk-ekzercado unue celis la plialtiĝon de mia regnivelo pri la Esperanta lingvo.
Post legado de pluraj Esperantaj libroj, mi vizitis renkontiĝejon de esperantistoj por ĉiusemajna nekrokodila babilado. Mi tiam proponis traduki gazetajn artikolojn por plivastiĝi propran vorto-stokon, kaj kapabli paroli pri ĉiaj aferoj kutimaj. Por utili, la artikoloj nepre rilatu kun ĉiutagaj temoj, kaj entenu vortojn uzeblajn en ordinara konversacio. Ĉiu unue traduku siaflanke, hejme. Poste ni espereble plej klere komparos kaj kritikos la versiojn, konsilos, korektos ktp. Tiel ni akiras novajn vortojn, dirmanierojn, kaj ankaŭ lernas de niaj propraj eraroj. La interŝanĝoj estas ege interesaj ! Kompreneble, la babilado ne nur centriĝas sur la tradukon, ni ankaŭ parolas pri niaj spertoj, pasioj, kaj aliaj. Ni dediĉas la unuan duonhoron al niaj tradukaĵoj, kaj la ceteran tempon, kiu almenaŭ daŭras unu horon, ni pasigas babilante pri ĉiuj temoj de la vivo.
Kial enblogigi la tradukaĵojn ?
Unue, ĉar mi estas malordema ! la tradukaĵoj certe estos plifacile troveblaj kaj legeblaj en la blogo, ol kiam ili kaŝiĝas multversie en mia komputilo. Due, ili eble helpos lernantojn de la lingvo plibonigi sian nivelon, trovante tie tekstojn rilatantajn kun ĉiutagaĵoj.
Mi aparte dankas Guy kaj Geoffrey pro iliaj korektoj kaj sugestoj, kaj ĉiujn, kiuj bonvolos sciigi min pri la eventualaj lingvaj eraroj restantaj.
Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.