Archives pour la catégorie Socio

Orkestro el rubaĵoj

La Simfonia Orkestro de Cateura*, Paragvio, ludas klasikan muzikon. Nenio miriga… escepte, ke la muzikistoj uzas recikligitajn muzikilojn, kiujn ili mem konstruis. Ili ludos en la antaŭprogramo de la rokmuzika grupo Metallica*, turneanta tra Sud-Ameriko.

)

La junaj muzikistoj de la Simfonia Orkestro de Cateura ludos Mozart-aĵojn per muzikiloj, kiujn ili mem faris el rubaĵoj. De 2002, ili koncertas en Eŭropo, en Sud-Ameriko kaj Usono, kun siaj recikligitaj violonoj, gitaroj, violonĉeloj kaj kontrabasoj. Ili forte impresis la anojn de la usona metal-roka grupo Metallica, kiuj proponis al ili kundividi prestiĝajn scenejojn de la 16-a ĝis la 30a de Marto, en Bogota, Sao Paulo, Buenos Aires.

La 40 muzikistoj, ĉiuj naskiĝintaj en la mizera kvartalo de Cateura, kie troviĝas la ĉefa rubdeponejo de Asuncion, ludas klasikaĵojn de Mozart, Vivaldi, Beethoven, muzikaĵojn de The Beatles, Franck Sinatra aŭ Edith Piaf, aŭ iamajn furoraĵojn de la gastigantaj landoj, neniel similajn al la saturitaj gitaraj agordaroj de Metallica. Depost la anonco de la turneo kun Metallica, plioftas la provludoj en la eta lernejo de la ladurbo, kies loĝantaro nombras 25.000. La orkest-estro Favio Chavez zorge finelektis 22 muzikistojn.

Andrés Riveros, 17-jarulo, enamiĝis kun sia saksofono el onda lado, maiz-ladskatoloj, kaj moneroj por la klavoj. « Tio elmontras, ke oni povas sukcesi malgraŭ la kontraŭa sorto », li diras. Ada Rios, 15-jara, ludas violonon, farita el farbo-poto, aluminia bakpleto, kun kordoj ligitaj ĉe forko fiksita sur ligna tenilo de kesto. « Lernado kun tiu grupo estas mia ĉefa motivo. Neniam mi imagis, ke ni povu tiamaniere elanonimiĝi », konfidas Ada, senpacienciĝante pro la prezentado okazonta semajnfine en Bogota, antaŭ la koncerto de Metallica. « Kia surprizo por ni ! Estas neatendite, ke tiom famega roka grupo petas nin ludi en sia antaŭprogramo », koncedas Favio Chavez.

Laŭ Thomas Lecourt, 26-jara franco el Strasbourg, laboranta de 2 jaroj super la projekto kiel volontulo, tiu agado fortenas la infanojn kaj la junulojn de deliktoj kaj drogoj, kaj igas ilin memfidaj.
« Post diligenta laboro, mem prezentiĝas la oportunoj ». La muzikistoj ripetas en Vy’a Renda (Paradizo, en la gvarania lingvo), ĉambrego, kie 150 infanoj el la ĉirkaŭaĵoj sekvas kursojn. La infanoj kreskis meze de la rubomontoj, en lando kiu enkalkulas ĉirkaŭe 40 elcentojn da malriĉuloj. Favio Chavez alvenis tie, kiel socia helpanto plenumonta projekton pri reciklado.

Helpe de la simfonia orkestro de Asuncion, la gitarludanto fariĝis muzikestro. La ideo naskiĝis dum vizito en Cautera kun muzikistaj amikoj : « multaj el la infanoj neniam tuŝis muzikilon antaŭe », rakontas la muzikestro. « De tiam, kun la helpo de liutfaristoj*, ili mem konstruas gitarojn el ladskoloj de cidonia pasto, violonĉelojn kaj saksofonojn el lignopecoj kaj oleujoj », rakontas Thomas Lecourt. Dum ĉiu turneo eksterlande abundegas la aĉetpetoj por tiuj muzikiloj konstruitaj en Paragvio. ‘Kion ni faras, ni donacas tiujn, kiuj ion signifas al ni ».

Reĝino Sofia de Hispanujo heredis violonon, ankaŭ Princino Beatrix de Nederlando. La orkestro donacis gitaron al la kuba kantisto Silvio Rodriguez. Laŭ la diroj de la muzikestro, « dum la infanoj estos mizeraj, ili havos tiajn muzikilojn : ne eblas aĉeti verajn muzikilojn, kiuj kostas pli ol ilia domo. La muzikiloj eligas la samajn sonojn, kiel la profesiaj », asertas Favio Chavez. « Tiujn muzikilojn oni ne ŝtelas, ilin oni ne vendas. Ili havas neniun komercan valoron, nur valoron muzikan ».

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

*Cateura : ladkvartalo, tute proksime de la urbo Asuncion, Paragvio.
*Metallica : fama usona grupo, ludanta pez-metalan rokmuzikon.
*liutfaristoj : faristoj de kordaj muzikiloj

Fonto : RTL – AFP, 12 Marto 2014.

Volontuloj elprovas prizonon

Unuafoje en Belgio : volontuloj elprovas novan prizonon

Ili faris neniun krimon, tamen ili pasigos la semajnfinon malantaŭ kradoj. Cento da volontuloj elprovos la novan prizonon en Beveren, Belgio.

Gardistoj, advokatoj, justicoficistoj, la ĉefdirektoro de la prizonoj kaj kelkaj ĵurnalistoj konsentis rolludi laŭ antaŭdifinitaj reguloj, de vendredo ĝis dimanĉo.
Noktojn en ĉelo, promenadojn, laboron kuireje, korpajn priserĉadojn, purigadon, ĉiuj travivos dum 48 horoj la ĉiutagaĵojn de malliberulo, celante elprovi la instalaĵojn de la plej nova el la belgaj prizonoj, funkcionta ekde la mezo de marto. Je ilia alveno, la « malliberuloj » ricevas precizan rolon ludotan dum ilia restado, ĉu sinmortigemulon, ĉu ribelemulon, ĉu toksiĝemulon.

La gardistoj ne antaŭscios pri la specifa karaktero al ĉiu atribuita kaj ili devos konduti, kvazaŭ ili frontas aŭtentajn malliberulojn, kio okazos post kelkaj semajnoj.
« La listo de la kunprenendaĵoj ŝajnis al mi tre ordinara », raportas la ĵurnalisto, kiu partoprenas la eksperimenton. « Samkiel por skolta semajnfino : tualeta ilaro, T-ĉemizoj, pantalonoj, ŝtrumpetoj, pantofloj. Nur mankis la ero : venu kun via bonhumoro. »

Jam ofte okazinta en Nederlando, tiu eksperimento unuafoje okazas en Belgio. Ĝi helpos kontroli, inter aliaj, la bonan fermiĝon de la ĉelpordoj kaj la funkciadon de la aparatoj, precipe tiuj por la video-kontrolado.
La prizon-institucio deziras ankaŭ testi la « prizonan nubon », tutnovan ciferan platformon instalitan en la ĉeloj, kiu ebligos al la malliberuloj la sekvon de perretaj kursoj aŭ la mendon de trinkaĵo ĉe la kantina servo. Oni taksos la rezultatojn de la eksperimento antaŭ la alveno de la unuaj malliberuloj, la 17-an de marto. Antaŭ Junio la 312-loka prizono estos plena.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


28 Feb. 2014 – AFP

Projekto pri farmego naskas polemikon

Projekto rilate al giganta stalo en la Somma* distrikto kolerigas ekologiistojn kaj agrikulturistojn.
Juĝistoj ĵus ekzamenis urĝan peton, kiu postulas la nuligon de la konstru-permeso. Ĉu  konstrui aŭ ne, en Francio, farm-uzinojn? En la Somma departemento, la projekto pri giganta stalo kun 1000 bovinoj iĝas polemika.

Francie, mezgranda farmo enhavas ĉirkaŭ 50 bovinojn. La giganta stalo enkalkulos de 10 ĝis 20-oble pli. La brutoj, enfermataj la tutan jaron, senmovaj, nutros sin el cerealoj nur por pligrandigi la kvanton da lakto produktotan. Oni melkos ilin tri fojojn tage, anstataŭ la 2 kutimaj. Ili estos veraj lakto-maŝinoj!

Siaflanke, la ekologiistoj maltrankvilas pro la ebla poluado. Parto de la fekaĵoj utilos por produkti gason, kaj sekve elektron. Ceteran parton oni sternos sur la ĉirkaŭantajn kampojn, ĝis 40 kilometroj fore. La ĉirkaŭaj loĝantoj timas ekaperon de trudaj verdaj algoj en la Somm-rivera* golfeto.

Tiu farmmodelo ankoraŭ ne ekzistas en Francio. Male, dekoj jam ekzistas en Germanio kaj Usono. Kelkaj êc enkalkulus 25 milojn da bovinoj. Tial francaj bredistoj tute ne povas rivali. En Germanio, la farmaj uzinoj draste faligis la kurzojn.

Tamen, ĉu la aliaj landoj estas nepre imitendaj?  Ĉu industria farmado maleviteblas? Jam ekvidiĝis, kun la bretonaj kokidaĵproduktejoj, ke produktado kun malaltaj elspezoj montris sian limojn.  Tute male, la agrikulturistoj elektintaj kvalitan produktadon en ne trograndaj farmoj plibone elturniĝas.

Krom la farmego, fakte temas pri socia veto : ĉu oni produktu lakton aŭ kokidojn, samkiel pneŭmatikojn, aŭ ĉu oni ankaŭ konsideru aliajn gravajn demandojn, kiel la protektadon de la naturo kaj la vivmedio, la kvaliton kaj la dungecon? Tiuj gigantaj farmoj bezonas nur trionon de la kutima dungitaro. Se en Francio ili laŭnormiĝos, du trionoj de la tieaj bredistoj laŭkonjekte malaperos.

N.D.L.R :
*La Somma distrikto = iu nord-franca departemento, t.n. « le département de la Somme » (prononcu Som’).
*La Somm-rivera golfeto : « la Somme » estas ankaŭ rivero, kiu trafluas la samnomatan departementon. Ĝi atingas la marbordon, ĉe mirige belega golfeto, t.n « la baie de Somme ».

Fonto : RTL – 18 Feb. 2014

Amikecaj retoj sin trudas en restoraciojn

La « amikecaj retoj » trude altabliĝas en altrangaj restoracioj.

Fulmlumoj kraketadas en la milde lumigita manĝoĉambro : klientoj fotas sian pladon, antaŭ ol klavumi sur sia poŝtelefono por sciigi iliajn amikojn, ke ili manĝas en altranga restoracio, kaj ke tie bongustegas! MDR! (LOL, Mortanta Pro Ridego!). La restoraciestro alkutimiĝis spekti tian konduton, kiu liaopinie fuŝas la antaŭpreparitan etoson. »Estas samkiel, kiam ĉeestantoj filmas dum koncerto… ĉu fine ili ĝuas la spektaklon? ». Tial li aldonis trastrekitan bildon de fotilo sur la menukarton. Ne temas pri vera malpermeso, sed pri ĝentila konsilo : oni certe pli ĝuos la pladon, elkonektiĝinte de la interreta mondo, sen la fejsbukaj amikoj!

Kuirarto furoras en la amaskomunikiloj. Klientoj do fotas ĉiujn la flankojn de sia plado. « Mi ne malhelpos ilin, ĉar estas parto de ilia plezuro, ĉu ne? Sed mi antaŭvidas jenon : post fotado kaj klavumado, la manĝaĵo iĝas malvarma…kaj ili resendos ĝin kuirejen por varmigo. Kaj tiam, ne konvenos! »

En alia altranga restoracio, kun klientaro pliaĝa, la kondutoj iel malsamas. « Mi ŝatas vidi fotojn de miaj pladoj en la « amikecaj retoj ». Tieaj kritikoj foje helpas nin por progresi. Mi do toleras. Tamen se eksonoradus poŝtelefonoj, tiam mi tuj kontraŭus ». Konektataj manĝemuloj, oni avertis vin!

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

laŭ artikolo el La Voix du Nord – 16 Feb. 2014

Zoo intence mortigas sanan ĝirafidon

Kopenhaga zoo pafmortigas sanan ĝirafidon pro ĝia ne interesa genaro.

La 9-an de Februaro 2014, unu-kaj-duon-jara ĝirafido, kvankam bonfarta, estas intence mortigita en la Kopenhaga zoo, nur pro ĝia tro ordinara genaro.
Malgraŭ multnombraj protestadoj, la ĝirafido estis ekzekutita per buĉpafilo, dissekciita antaŭ invitita publiko kun infanoj, antaŭ danaj televid-kameraoj, kaj ĝiaj pecoj disĵetitaj al leonoj kaj similaj.
« Ĉio okazis, kiel antaŭplanite », indikis la proparolanto de la zoo. Tamen li ne antaŭvidis la viglajn protestadojn, eĉ translime de Danujo. Salajruloj de la zoo eĉ ricevis mortminacojn.
Kelktagojn antaŭe, en ĝia retpaĝo, la zoo longe klarigis, dan-lingve, ke ne eblas lasi maturi la ĝirafidon. Poste, ĝi eĉ tradukis sian pledon al la angla lingvo. Ĝi partoprenas la programon de la Eŭropea Asocia de Zooj kaj Akvarioj (EAZA), kiu celas malhelpi samsangecon inter la ĝirafoj. Tial, la genoj de la ĝirafido estis taksitaj tro ordinaraj por ke ĝi poste reproduktiĝu, ĉu en la zoo, ĉu en alia inter la 300 zooj de la EAZA. « La bestoj ne estas niaj , ni devas sekvi la direktivojn de EAZA, kiu estas ilia vera posedanto. Ekster la mortigo, ni flankenlasis ĉiujn aliajn solvojn, kiel kastradon, tro kruelan kaj sekvotan de « maldezirindaj efikoj », kaj revenon al la natura medio, dube sukcesontan, kaj ne deziratan de la afrikaj landoj, rilate al la ĝirafoj ».

Protestadoj kaj miskompreno.

Nepra, laŭ la estraro de la Kopenhaga zoo, la mortigo de la ĝirafido ŝokis retumantojn el la tuta mondo. Matene, je la horo de la mortigo, pli ol 5200 personoj jam aliĝîs fejsbukan grupon, kreitan por savi la ĝirafidon. Ĉirkaŭ 3400 personoj subskribis dan-lingvan peticion, kaj 24000 subskribis alian petskribon, en la angla lingvo, 10-foje pli ol en la pasinta vespero. Post la mortigo, multaj, ŝokitaj, ne komprenis, kial la zoo ĉiam rifuzis tranlokigi la beston. La Jorkŝira sovaĝbesta-parko en Donkastero (Britio)- (Yorkshire Wildlife Park – Doncaster – England), ano de EAZA, urĝe kontaktis la danan zoon por mem adopti la ĝirafidon, sed ricevis neniun respondon. En Septembro 2012, samaĝa ĝirafido estis transŝipita de Kopenhago al Kingston-Upon-Hull por pluvivado en tiu zoo. Sveda zoo, ne EAZA-aliĝinto, ankaŭ vane klopodis havigi al si la ĝirafidon, malgraŭ la fakto, ke ties estro asertis havi rajtigilon prizorgi tiajn bestojn, kaj estis jam posedinta 2 ĝirafojn.

Ne por vendo.

La 2 ĉefaj danaj asocioj por protektado de la bestoj ignoris la kampanjon favoran al la ĝirafido. La zoo estis proponita 270.000 eŭrojn far privatulo. La zoo sciigis, ekde la anonco pri la onta mortigo, ke principe ĝi ne vendas siajn bestojn. Pridemandita de ĵurnalisto, estrarano de la asocio de la svedaj zooj deklaris, ke li komprenas la mortigon, sed miras pri ties sekvo : la kadavro dispecigita antaŭ publiko, kaj poste al leonoj donita. Se oni anoncus samon en sveda zoo, la publiko, liakrede, certe « ŝtonumus » la zoo-dungitojn.

Traduko laŭ pluraj gazetaj artikoloj

Energidonaj trinkaĵoj

Asocio CLV (Consommation, Logement et cadre de Vie, t.e. Konsumado, Loĝado, Vivmedio) ekkonsciigis gimnazianojn rilate al energidonaj trinkaĵoj.
En la unua horo oni klarigis al ili, kiel oni plejefike reklamadas tiujn trinkaĵojn, uzante allogajn bildojn.
Proksimume 70 elcentoj de la adoleskantoj trinkas energidonajn trinkaĵojn. Sed kion tiuj trinkaĵoj entenas? Krom granda kvanto da sukero en ili (ĉirkaŭe 14 sukerpecoj), tiuj gastrinkaĵoj ankaŭ enkalkulas nenegliktendan kvanton da diversaj substancoj, kiel kafeinon, ginsengon, taŭrinon, glukoronolaktonon… Unu komunaĵo : ilia kafeina kvanto. Normalgranda ladboteleto (250 ml) egalas 2 ekspresajn kafojn (50 ml), aŭ 2 ladboteletojn da sodakvo aŭ kolao.
Tiuj trinkaĵoj alportas kafeinan superdozon. Oni konigis nedeziratajn efektojn, kiel panik-krizon, akceliĝon de la kortaktado, nervozan staton, dorm-aŭ nerv- perturbadon (epilepsio). Por 35-kilograma lernanto, ties tolerecan nivelon jam atingas duona ladboteleto!
Fonto : Voix du Nord – 6 Feb. 2014

Mortpafita en kinejo pro elsendo de SMS

En Usono : viro mortpafita en kinejo pro sia sendado de tekstmesaĝoj.

Emerito mortigis viron en kinejo, en Florido, Usono, post disputo rilate la sendon de somosoj (poŝtelefonaj tekstmesaĝoj) far la viktimo.
Emerita membro de la Tampa polico estas kulpigita, mardon la 14-an de januaro, pri ne-antaŭplanita murdo, pafmortiginte lundon vespere en florida kinejo 43-jarulon, al kiu li riproĉis la sendadon de somosoj dum la filmprojekciado.

Mortpafita pro alĵeto de pufmaizo kaj sendado de somosoj
Laŭ ĉeestantoj, ambaŭ viroj ekkverelis, ĉar la viktimo uzis sian telefonon kaj sendis somosojn dum projekciado de la lasta filmo de Mark Wahlberg, Sango kaj Larmoj. La viktimo estus ankaŭ ĵetinta pufmaizon al CR, kiu poste kugle trafis lin en la bruston.
RE, la advokato de CR, emerito 71-jara, raportis ĉe la NBC-a kanalo, ke li petis kaŭcian liberigon de sia kliento al la juĝistino, konsiderante ke la akuzato kontentige servadis en la Tampa policgrupo, kaj ke li estas sekurecestro de distroparko. Dum sia tuta vivo li protektis la homojn kontraŭ la krimuloj. Li ne estas danĝero por la loĝantoj, konkludis RE. La juĝistino tamen rifuzis liberigi la akuzaton. Florido estas la usona ŝtato, kiu enkalkulas la plej grandan nombron de armiloj cirkulantaj : pli ol unu miliono da personoj leĝe rajtas kunporti armilon.

Fonto : artikolo publikigita la 15-an de januaro 2014, ĉe RTL.fr