Archives pour la catégorie Diversaĵoj

Amikecaj retoj sin trudas en restoraciojn

La « amikecaj retoj » trude altabliĝas en altrangaj restoracioj.

Fulmlumoj kraketadas en la milde lumigita manĝoĉambro : klientoj fotas sian pladon, antaŭ ol klavumi sur sia poŝtelefono por sciigi iliajn amikojn, ke ili manĝas en altranga restoracio, kaj ke tie bongustegas! MDR! (LOL, Mortanta Pro Ridego!). La restoraciestro alkutimiĝis spekti tian konduton, kiu liaopinie fuŝas la antaŭpreparitan etoson. »Estas samkiel, kiam ĉeestantoj filmas dum koncerto… ĉu fine ili ĝuas la spektaklon? ». Tial li aldonis trastrekitan bildon de fotilo sur la menukarton. Ne temas pri vera malpermeso, sed pri ĝentila konsilo : oni certe pli ĝuos la pladon, elkonektiĝinte de la interreta mondo, sen la fejsbukaj amikoj!

Kuirarto furoras en la amaskomunikiloj. Klientoj do fotas ĉiujn la flankojn de sia plado. « Mi ne malhelpos ilin, ĉar estas parto de ilia plezuro, ĉu ne? Sed mi antaŭvidas jenon : post fotado kaj klavumado, la manĝaĵo iĝas malvarma…kaj ili resendos ĝin kuirejen por varmigo. Kaj tiam, ne konvenos! »

En alia altranga restoracio, kun klientaro pliaĝa, la kondutoj iel malsamas. « Mi ŝatas vidi fotojn de miaj pladoj en la « amikecaj retoj ». Tieaj kritikoj foje helpas nin por progresi. Mi do toleras. Tamen se eksonoradus poŝtelefonoj, tiam mi tuj kontraŭus ». Konektataj manĝemuloj, oni avertis vin!

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

laŭ artikolo el La Voix du Nord – 16 Feb. 2014

Zoo intence mortigas sanan ĝirafidon

Kopenhaga zoo pafmortigas sanan ĝirafidon pro ĝia ne interesa genaro.

La 9-an de Februaro 2014, unu-kaj-duon-jara ĝirafido, kvankam bonfarta, estas intence mortigita en la Kopenhaga zoo, nur pro ĝia tro ordinara genaro.
Malgraŭ multnombraj protestadoj, la ĝirafido estis ekzekutita per buĉpafilo, dissekciita antaŭ invitita publiko kun infanoj, antaŭ danaj televid-kameraoj, kaj ĝiaj pecoj disĵetitaj al leonoj kaj similaj.
« Ĉio okazis, kiel antaŭplanite », indikis la proparolanto de la zoo. Tamen li ne antaŭvidis la viglajn protestadojn, eĉ translime de Danujo. Salajruloj de la zoo eĉ ricevis mortminacojn.
Kelktagojn antaŭe, en ĝia retpaĝo, la zoo longe klarigis, dan-lingve, ke ne eblas lasi maturi la ĝirafidon. Poste, ĝi eĉ tradukis sian pledon al la angla lingvo. Ĝi partoprenas la programon de la Eŭropea Asocia de Zooj kaj Akvarioj (EAZA), kiu celas malhelpi samsangecon inter la ĝirafoj. Tial, la genoj de la ĝirafido estis taksitaj tro ordinaraj por ke ĝi poste reproduktiĝu, ĉu en la zoo, ĉu en alia inter la 300 zooj de la EAZA. « La bestoj ne estas niaj , ni devas sekvi la direktivojn de EAZA, kiu estas ilia vera posedanto. Ekster la mortigo, ni flankenlasis ĉiujn aliajn solvojn, kiel kastradon, tro kruelan kaj sekvotan de « maldezirindaj efikoj », kaj revenon al la natura medio, dube sukcesontan, kaj ne deziratan de la afrikaj landoj, rilate al la ĝirafoj ».

Protestadoj kaj miskompreno.

Nepra, laŭ la estraro de la Kopenhaga zoo, la mortigo de la ĝirafido ŝokis retumantojn el la tuta mondo. Matene, je la horo de la mortigo, pli ol 5200 personoj jam aliĝîs fejsbukan grupon, kreitan por savi la ĝirafidon. Ĉirkaŭ 3400 personoj subskribis dan-lingvan peticion, kaj 24000 subskribis alian petskribon, en la angla lingvo, 10-foje pli ol en la pasinta vespero. Post la mortigo, multaj, ŝokitaj, ne komprenis, kial la zoo ĉiam rifuzis tranlokigi la beston. La Jorkŝira sovaĝbesta-parko en Donkastero (Britio)- (Yorkshire Wildlife Park – Doncaster – England), ano de EAZA, urĝe kontaktis la danan zoon por mem adopti la ĝirafidon, sed ricevis neniun respondon. En Septembro 2012, samaĝa ĝirafido estis transŝipita de Kopenhago al Kingston-Upon-Hull por pluvivado en tiu zoo. Sveda zoo, ne EAZA-aliĝinto, ankaŭ vane klopodis havigi al si la ĝirafidon, malgraŭ la fakto, ke ties estro asertis havi rajtigilon prizorgi tiajn bestojn, kaj estis jam posedinta 2 ĝirafojn.

Ne por vendo.

La 2 ĉefaj danaj asocioj por protektado de la bestoj ignoris la kampanjon favoran al la ĝirafido. La zoo estis proponita 270.000 eŭrojn far privatulo. La zoo sciigis, ekde la anonco pri la onta mortigo, ke principe ĝi ne vendas siajn bestojn. Pridemandita de ĵurnalisto, estrarano de la asocio de la svedaj zooj deklaris, ke li komprenas la mortigon, sed miras pri ties sekvo : la kadavro dispecigita antaŭ publiko, kaj poste al leonoj donita. Se oni anoncus samon en sveda zoo, la publiko, liakrede, certe « ŝtonumus » la zoo-dungitojn.

Traduko laŭ pluraj gazetaj artikoloj

Birdtimigisto juĝata

Birdtimigisto de la flughaveno de Lille (Francio) estas juĝata pro mortigo de laro.

Jen afero, kian oni malofte pritraktas en juĝejo. Kristofo estas persekutata pro intenca mortigo de besto el protektita specio. Ĉu murdo? Ne tute.
Kristofo, 43-jarulo, eksa membro de la sekurecaj servoj de la juĝejo de Lille, nun anas la brigadon de birdtimigistoj en la flughaveno de Lesquin, proksima de Lille. Ĉiuj flughavenoj en la mondo batalas kontraŭ besta pereigo ; birdoj precipe povas esti kaptitaj de la aviadilaj reaktoroj kaj foje okazigi katastrofon kun centoj da viktimoj.

La 12-an de Novembro 2012, Kristofo tiam deĵoras, kiam oni vokas lin 15 minutojn antaŭ la alteriĝo de aviadilo. Birdoj troviĝas tuj apud la dromo. La multaj skribitaj rekomendaĵoj por birdtimigistoj estas rigoregaj. La rekomendaro precizigas, ke ili unue devas uzi sonorajn avertilojn, poste krakfajraĵojn, kaj nur laste uzi sian pafilon por mortigi la birdojn. La leĝo ankaŭ precizigas, ke nur neprotektitajn specianojn oni rajtas alpafi. Tiun tagon, neniu el la provoj efikis kaj laro obstine restas surloke. La aviadilo alvenos post 3 minutoj. La birdtimigisto ne plu havas elekton : li pafcelas kaj trafas la palmopiedulon : temas pri la vivo de birdo kontraŭ la vivo de 300 pasaĝeroj. « Unu laro malpli, ne tiom gravas », dirus iuj. Escepte, ke tiu besto estas bruna laro, el endanĝerita specio, malkiel la svarmanta griza laro…
Kristofo, zorgema, superfrostigis la kadavron de la birdo kaj redaktis raporton, kian postulas la leĝo, sendotan al la Oficejo por Protektado de la Medio. La prokuroron pri tio oni sciigis, kaj plendon oni metis…

Tial Kristofo hodiaŭ staras antaŭ juĝisto. Lia advokato pledas la tiam nepre necesan faron de lia kliento. « Li ne havis elekton : li disponis nur kelkajn sekundojn por decidi. Ĉu la vivo de unu birdo, aŭ ĉu la vivoj de 300 pasaĝeroj? Li nur agis profesie ». La advokato petas la tujan senkulpigon de sia kliento. « Kion oni dirus, se la aviadilo estus frakasiĝinta? ». « S-ro Prokuroro sendube farus la plej seriozajn riproĉojn kontraŭ mia kliento », aldiris li, kun rideto, sciinte ke, antaŭ kelkaj minutoj, la prokuroro postulis aliulan liberigon. La afero estas finjuĝota la 4-an de februaro.

Laŭ artikolo publikigita en La Voix du Nord, 8-an de Januaro 2014.

Blua mielo

Abeloj produktas bluan mielon.

Tiu novaĵo publikiĝis gazetare, en la aŭtuno de 2012.

En Alzaco, franca regiono orienta, abelistoj ne kredis siajn okulojn! En la abelujoj, ili trovis mielon strangkoloran : ne flavan kiel kutime, sed brunan, verdan, eĉ bluan! Kio do okazis? Post enketo, oni malkovris la kialon : la abeloj ne provizis sin ĉe la floroj sur la kampoj ĉirkaŭaj, sed rekte en uzin-rubujo! Temas pri gasprodukta uzino : ĝi rikoltas nutraĵajn kaj aliajn industriajn organikajn forĵetindaĵojn por produkti metanon, biogason. La rubujo kuŝis ekstere kaj entenis, inter aliaj, bombonojn diverskolorajn, konatajn per la marko « M&M’s ». La mielo produktita prezentis la samajn kolorojn, kiel tiuj bombonoj! Por malhelpi la abelojn pluprovizi sin per tiuj sukeraĵoj, la rubujo estis translokigita en fermitan konstruaĵon. Sekve la abeloj denove vizitadis la florojn.
Pro ĝia aspekto kaj troa fluideco, la strangkoloran mielon ne eblas vendi. Ĝi ne estas bonkvalita, tamen ĝia gusto restas miela. Tiu okazaĵo perdigas monon por la abelistoj, sed la plej grava afero koncernas la abelujojn : pro tiu aĉa mielo, la abelreĝinoj ne kapablis naski idojn… jen maltrankviliga novaĵo por la pluvivo de la abelaroj.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.

Energidonaj trinkaĵoj

Asocio CLV (Consommation, Logement et cadre de Vie, t.e. Konsumado, Loĝado, Vivmedio) ekkonsciigis gimnazianojn rilate al energidonaj trinkaĵoj.
En la unua horo oni klarigis al ili, kiel oni plejefike reklamadas tiujn trinkaĵojn, uzante allogajn bildojn.
Proksimume 70 elcentoj de la adoleskantoj trinkas energidonajn trinkaĵojn. Sed kion tiuj trinkaĵoj entenas? Krom granda kvanto da sukero en ili (ĉirkaŭe 14 sukerpecoj), tiuj gastrinkaĵoj ankaŭ enkalkulas nenegliktendan kvanton da diversaj substancoj, kiel kafeinon, ginsengon, taŭrinon, glukoronolaktonon… Unu komunaĵo : ilia kafeina kvanto. Normalgranda ladboteleto (250 ml) egalas 2 ekspresajn kafojn (50 ml), aŭ 2 ladboteletojn da sodakvo aŭ kolao.
Tiuj trinkaĵoj alportas kafeinan superdozon. Oni konigis nedeziratajn efektojn, kiel panik-krizon, akceliĝon de la kortaktado, nervozan staton, dorm-aŭ nerv- perturbadon (epilepsio). Por 35-kilograma lernanto, ties tolerecan nivelon jam atingas duona ladboteleto!
Fonto : Voix du Nord – 6 Feb. 2014

Dr House sukuras germanon

Serio « Dr House » helpis solvi medicinan enigmon.

La kazo de germano, sen antaŭaj gravaj sanproblemoj konataj, restis mistero, ĝis kiam la serio « D-ro House » ekvidigis traireblan vojon.
Foje fikcio kaj realo kunfandiĝas. Kun gravega kaj egale neklarigebla kor-malforteco, febro sen konata deveno, zorgiga ekperdo de la vid-kaj-aŭd kapabloj, ezofaga inflamo, la kazo de germano, 55-jara paciento sen antaŭaj zorgigaj sanproblemoj daŭre mistifikis.

Ĝis kiam profesoro de la Universitata Kliniko de Marburg ekvidis similecon kun kazo pritraktita en epizodo de la serio « Dr House », ligita al malprobabla kobalta veneniĝo.

« Serĉante kialon, kiu kunligus la diversajn simptomojn, kaj rememorante epizodon de la televida serio « Dr House », uzitan kiel lernilon por medicin-studentoj, ni eksuspektis toksiĝon per kobalto ».

Lia kurac-dosiero malplenis, ekster la anstataŭigo de la 2 koksoj per protezoj. En novembro 2010, lia maldekstra protezo rompiĝis kaj estis ŝanĝita kontraŭ metala protezo. Post 6 monatoj, la viro, ĝis tiam bonfarta, eksuferis kun neklarigeblaj simptomoj, range de ezofagaj refluoj ĝis korproblemoj.

Post la elpensa kunligo kun la televida kazo, radiografiaĵo ekmontris metalajn rubaĵojn en la kokso, dum sang-kaj-urin-elprenoj rivelis toksadon kobaltan kaj kromian, tiuj metaloj uzataj por protezoj.
Kobalta toksiĝo estas, de pli ol 50 jaroj, bone konata kialo al kor-miopatio, sed precipe koncernas la laboristojn de ŝtalfabrikoj, ĉirkaŭitajn de la metalo aŭ venenitajn pro nutraĵoj aŭ trinkaĵoj akcidente enhavantaj kobaltajn spurojn.

La anstataŭigo de la difektita protezo ebligis la malplialtiĝon de la kobalta kaj kromia sang-elcentoj kaj forte reduktis la korproblemojn de la paciento. « Mi estis bonsanĉa malkovri tion dank’al D-ro House. Tio ĉi elmontras, ke bone elpensita distraĵo kapablas ne nur distri kaj instrui, sed ankaŭ savi vivojn », diris la profesoro.

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Fonto : RTL – 7 Feb. 2014

Centjarulo denove rekordas

Robert Marchand, 102-jara, superis, la 31-an Januaro 2014, sian propran rekordon pri la distanco irita dum unu horo bicikle, fare de centjarulo. Li biciklis preskaŭ 27 kilometrojn dum unu horo. Li restas la ĉampiono de la kategorio de la cent-kaj-pli-jaruloj, speciale kreita de la Internacia Biciklista Unio. En 2012, li starigis 24.251 kilometra rekordon. Tiu granda faro okazis en la tutnova olimpia ciklostadiono de Saint-Quentin-en-Yvelines, Francio.

Kalezo, vojkruciĝo de la lingvoj

Ili kunvenas vespere, post la laboro aŭ la kursoj, por babiladi ĉetable.

Ili nenecese konas unu la alian, sed ili havas saman ŝaton al la lingvoj. Francoj, ili deziras plibonigi sian hispanan aŭ anglan. Eksterlandanoj, ili plezuras kundividi sian hejman lingvon aŭ ekregi novajn vortojn de ilia gastiga lando. Tia estas la koncepto de la poliglota kafejo, kiu okazas ĉiun semajnon en Kalezo, mardon vespere.
Muriel Bercez, la grupestrino, akceptas la partoprenantojn per ĝojaj « welcome »aŭ « Guten Abend ». Flagetoj staras sur la tabloj por identigi la lingvon parolotan.
En la menuo : ĉiusemajne tie oni trovas la anglan, la germanan, la hispanan, la esperantan, ĉiun duan semajnon la italan, kaj ĉiun trian semajnon proksimume la nederlandan.
Tiu rendevuo estas nek lingvokurso, nek ĉiusemajna devigo. Ĉiu venas laŭ siaj sopiroj por babili pri temoj, kiuj nature invitos sin en la konversacian fadenon. « Tiuj, kiuj ankoraŭ ne bone regas lingvon, povas sidiĝi ĉe tablo por aŭskulti la muzikecon de la vortoj ». La langoj rapide ekmoviĝas.
« Nia reteja forumo disvastiĝas kaj ni deziras plivigligi ĝin », pludiras Muriel. Fakte, per la reto la grupanoj povas praktiki la legadon kaj la skribadon, ili disponas pli da tempo kaj vortaron. La skribado kompletigas la parolan praktikadon kaj ĝi nepras. »

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.


Poliglota Kafejo : Café de Paris – Rue Royale – Calais. Mardon, de la 18-a ĝis la 20-a. www.cafe-polyglotte.com

Tradukis Didje – Fonto : Calais mag – Januaro 2014.

Kontaktolensoj por diabet-suferantoj

Guglo surmerkatigos kontaktolensojn por diabet-suferantoj
Guglo* anoncis, ke ĝi estas preparanta kontakto-lensojn kapablajn helpi diabet-suferantojn por kontroli sian sukerprocenton.
Oni ne povas kontraŭstari progreson. La skipo de la Gugla-laboratorio, fama pro siaj laboroj pri neordinaraj projektoj, nun interesiĝas pri kontaktolensoj. Tiuj, kiujn ili intencas produkti, kapablus helpi diabet-suferantojn kontroli sian sukerprocenton.
« Ni estas testantaj inteligentajn lensojn, celantajn mezuri la glukozprocenton en la larmoj », klarigis la du iniciatintoj de la projekto, Brian Otis kaj Babak Parviz, en bloga publikaĵo.
Mikrosensilo en la lenso
« Tiuj lensoj enhavas elektronikan blaton kaj miniaturigitan glukozsensilon, kunpremitajn inter du tavoloj el materialoj uzataj por fabriki kontaktolensojn », ili aldiris. Iliadire, oni jam klinike testadis tiun evoluiĝontan projekton, kaj oni nun pridiskutas ĝin kun la FDA, la usona medikament-agentejo. Tiuj lens-prototipoj kapablas ĉiusekunde mezuri la glukozprocenton en la larmoj.
La sciencistoj pripensas la eblecon produkti en ili lumsignalojn, kiuj sciigus al la uzantoj la preterpason de difinitaj glukozprocentoj. « Ni ĉiam proklamis, ke ni emas pritrakti plej strang-aspektajn projektojn », ankoraŭ aldonis B.O. kaj B.P. « Dum la Internacia Federacio pri Diabeto estis deklaranta, ke la mondo perdas la batalon kontraŭ diabeton, ni opiniis tiun projekton disvolvinda », ili konkludis.

*Guglo : Google
Fonto : RTL – AFP – 17 Jan. 2014

Geedzaj diskutoj

HUMURAĴ0J, kompreneble !
- Brul-odoras ! Ĉu vi estas kuiranta pladon aŭ gladanta ?
- Se mi mortus, ĉu vi ploregus ? – Vi ja scias, ke mi ploras pro nenio !
- Kion vi faros nun, ĵus emeritiĝinta ? – Esploristo ! mi serĉos miajn okulvitrojn, apogbastonon, falsdentaron, ŝlosilaron…
- Ĉu vi denove ekdormos ? – Vi ja scias, mi tute ne eltenas resti senokupa!
- Mi abomenas la virinojn, kiuj amoras la unuan vesperon. – Mi ankaŭ ! oni devas pacienci ĝis la vespero!
- La kvaran fojon vi revenas hejmen malfrue ĉisemajne…Kion mi konkludu ? – Ke hodiaŭ estas ĵaŭdo, mia kara !
- Ni nun perfekte seksakordas : hieraŭ vespere, ni havis kapdoloron samtempe!
- Mi neniam pardonos al vi pro la trompo ! – Sed kara mia, unufoja trompo ne estas trompo, estas komparo !
- Jen, la rostaĵo tutbrulis ! mi ja petis al vi rigardi la horloĝon ! – Tion mi ja faris ! mi eĉ povas precizigi, ke ĝi ekbrulis je la 7-a kaj 47!
- Dum dekjara kunvivado, vi neniam aĉetis ion al mi! – Kial ? Ĉu vi havis ion por vendi?

Clip audio : Le lecteur Adobe Flash (version 9 ou plus) est nécessaire pour la lecture de ce clip audio. Téléchargez la dernière version ici. Vous devez aussi avoir JavaScript activé dans votre navigateur.